Transamerika Piramido

Transamerika Piramido estas la plej alta kaj rekonebla nubskrapulo en San-Francisko, kaj tiel unu el la simboloj de la grandurbo. Ĝi estis konstruita anstataŭe de Montgomery Block, kiu estis la unua konstruaĵo en la urbo kiu estis imuna kontraŭ sismoj kaj havis sekurecajn mezurojn kontraŭ fajroj. La alteco de la Transamerica Piramido estas 260 metroj kaj ĝi havas 48 komercajn kaj oficejajn etaĝojn. La konstruaĵo estis konstruita en 1969-1972, kaj estas nuntempe la 76-a plej alta konstruaĵo en la mondo. La Transamerica Piramido estis la plej alta ĉielskrapanto okcidente de Misisipo ĝis 1974.

Transamerika Piramido
Transamerica Pyramid
nubskrapulo • burokonstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo futurisma arkitekturo vd
Arkitekto William Pereira vd
Estiĝo 1969
Malfermo 1972
Uzado
Uzado oficejoj kaj vendejoj
Teĥnikaj datoj
Alteco 260 m
Etaĝoj 48
Rango de alteco
San-Francisko 1
Usono 37
Adreso
Adreso 600-634 Montgomery Street[1]
Urbo San-Francisko
Lando Usono
Situo San-Francisko
Situanta sur Montgomery Street
Situo
Geografia situo 37° 47′ 43″ N, 122° 24′ 10″ U (mapo)37.7952-122.4028Koordinatoj: 37° 47′ 43″ N, 122° 24′ 10″ U (mapo)
Transamerika Piramido (Kalifornio)
Transamerika Piramido (Kalifornio)
DEC
Transamerika Piramido
Transamerika Piramido
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Transamerika Piramido
Map
Transamerika Piramido
Posedata de Transamerica Corporation vd
Retejo http://thepyramidcenter.com/
vdr
La Transamerika Piramido, la plej alta nubskrapulo en San-Francisko, Kalifornio.

Kvankam la ĉefoficejo de la Transamerica Corporation (asekuro kaj investentrepreno) jam ne estas enhavita en la konstruaĵo, ĝi daŭre estas identigita kun la firmao kaj estas integrigita en ĝia emblemo. En 1999, Transamerica estis aĉetita fare de la nederlanda asekurentrepreno AEGON.

Referencoj redakti