Deviga migrado

(Alidirektita el Transigo de loĝantaroj)

Deviga migradotransigo de loĝantaroj estas termino, kiu referencas al politiko, per kiu ŝtato aŭ interŝtata aŭtoritato altrudas la formigron de granda homgrupo el regiono, plej ofte pro ties etneco aŭ religio. Diference de tio, individuoj kaj malpli grandaj grupoj povas esti deportitaj aŭ ekzilitaj pro siaj politikaj simpatioj aŭ aliaj kialoj.

Ofte, la koncernata loĝantaro estis transigita al regiono ne najbara aŭ eĉ ne konvena al ilia vivmaniero, la transigo estis altrudita kaj kaŭzis al ili grandan malutilon kaj estas malpermisa pro Kvara Ĝeneva Konvencio (Artikulo 49). Vd etna purigado.

Kiam du loĝantaroj estis transigitaj en kontraŭaj direktoj proksimume samtempe, oni nomis tiun procedon interŝanĝo de loĝantaroj. Tiaj interŝanĝoj okazis plurfoje en la 20-a jarcento, ekzemple en la kadro de interkonsentoj inter la postosmana Turkio kaj Grekio, kaj dum la dispartigo de Barato kaj Pakistano.

Vidu ankaŭ redakti