Transterena rajdado

konkurenca disciplino de rajdado

Transterena rajdado aŭ pli komplike, sed pli precize Transterena ĉevala saltado estas testo pri elteno de rajdata ĉevalo kiu formas unu el la tri fazoj de la rajda sporto de eventado; ĝi ankaŭ povas esti konkurso en si mem, kvankam tiuj konkursoj tendencas esti lokaj konkuradoj.

Transterena rajdado
sporta fako • olimpika sporto
jump racing
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
transsalto de obstaklo en transterena rajdado

La celo de la testo pri elteno estas pruvi la rapidecon, eltenemon kaj saltkapablon de la vera transterena ĉevalo kiam ĝi estas bone trejnita kaj alportita al la pinto de kondiĉo. En la sama tempo, ĝi montras la scion de la rajdanto pri rapideco kaj la direktigon de tiu ĉevalo trans pejzaĝo.

filmeto pri transterena itinero, filmata per kaska kamerao

En vasta herbejo necesas transsalti diversajn tiucele metitajn obstaklojn.

La konkurso estas unu el tri subdiciplinoj de konkursa serio nomata eventado, kiu estas unu el la oficialaj rajdaj disciplinoj en la someraj olimpikoj.

Vidu ankaŭ redakti