La Triangulo Halaib, konata ankaŭ kiel Halajeba Triangulo (en egipt- kaj en sudan-araba: مثلث حلايب Mosallas Ḥalāyeb prononcita [moˈsællæs ħæˈlæːjeb]), estas teritoria areo de 20,580 kvadrataj kilometroj sur la afrika marbordo de la Ruĝa Maro. La areo, kiu havas sian nomon el la urbo Halaib, estis kreita pro la diferenco inter la egipt–sudana landlimo inter la "politika limo" markita en 1899 fare de la Angl-egipta Kunposedo, kiu iras laŭlonge de la 22a paralelo norda, kaj la "administracia limo" markita de Britoj en 1902,[1] kiu donis administracian respondecon pri areo de tero norde de la linio al Sudano, kiu fakte estis angl-egipta subaĵo tiam. Kun la sendependigo de Sudano en 1956, kaj Egiptio kaj Sudano postulis suverenecon por la areo. Ekde mezo de la 1990-aj jaroj, Egipto estis administrante la areon kiel parto de la Provinco Ruĝa Maro, post la deplojado de egipta militistaro tir fine de la 1990-aj jaroj, kaj estis aktive investante en ĝi.[2] Egipto estis lastatempe klara en la malakcepto de internacia arbitrado aŭ eĉ de politika negocado pri la areo.[3]

Triangulo Halaib
Regiono
pridisputata teritorio [+]

LandojEgiptio, Sudano

Supermara alteco251 m [+]
- koordinatoj22° 28′ 9″ N, 35° 31′ 23″ O (mapo)22.46916666666735.523055555556Koordinatoj: 22° 28′ 9″ N, 35° 31′ 23″ O (mapo)
Areo20 580 km² (2 058 000 ha) [+]

Loĝantaro1 000 [+]
Denseco0,05 loĝ./km² [+] [+]

Triangulo Halaib (Tero)
Triangulo Halaib (Tero)

Triangulo Halaib (Egiptio)
Triangulo Halaib (Egiptio)
DEC
Triangulo Halaib
Triangulo Halaib

Map
Triangulo Halaib
Vikimedia Komunejo:  Halaib Triangle [+]
vdr
Simpligita mapo montranta la egiptan postulon (flava kaj verda), la postulon de Sudano (blua kaj verda), la Halajeban Triangulon (verda) kaj Bir Taŭil (blanka).

La aludo al la areo kiel "triangulo" estas proksimuma alproksimigo. Nur la suda 290-kilometra limigo, kiu sekvas la latitudon 22°, estas fakte rekta linio. Dum la tuta areo estas norde de la 22-grada linio, pli malgranda areo sude de latitudo 22°, referencata kiel Bir Taŭil, apudas al la Halaiba Triangulo je ties plej okcidenta pinto laŭlonge de la latitudlinio – sed nek Sudano nek Egiptio postulas Bir Taŭil.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Office of Geography. Sudan - Egypt (United Arab Republic) Boundary Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita en 2012-02-04 en la Wayback Machine International Boundary Study #18, Bureau of Intelligence and Research, United States Department of State. (27a de julio, 1962).
  2. "CIA World Fact Book - Egypt". Arkivigite je 2007-04-11 per la retarkivo Wayback Machine Cia.gov. Alirita en 2017-03-05.
  3. Khalid Hassan (2017-04-10). "Land dispute continues to threaten Egypt-Sudan ties". almonitor.com. Alirita la 15an de julio 2019.
  4. [https://etc.usf.edu/maps/pages/7600/7640/7640.htm "Kolonia Egipto" Mapo de 1912, Alirita la 15an de julio 2019.