Tribunalo (historio)

La tribunalo (el la latina: sidejo de tribuno) estis en la antikva Romo la nomo de la plialtigo de iu estra persono (oficisto, oficiro, urbreganto, ...). La legitimeco de la regpovo estis simboligita per altigo ankaŭ en la spaco.

En Prusio oni uzis la terminon tribunalo por la plej alta juĝista kortumo. Tiu ĉi instanco estis enkondukita de Samuel von Cocceji okaze de la reordigo de la prusa ŝtato kontraŭ la rezisto de la socia tavolo Stände.

Hodiaŭ oni uzas la esprimon por specialaj politikaj juĝejoj.