Triceratopo[1] (science: Triceratops) estas genro de herbovoraj dinosaŭroj el familio ceratopedoj (Ceratopsidae) vivintaj dum la malfrua mastriĥtia etapo de la malfrua kretaceo, antaŭ 68 ĝis 65 milionoj da jaroj, en regiono kiu nun apartenas Nordameriko. Ĝi estis unu el la lastaj dinosaŭroj aperintaj antaŭ la granda kretacea-tercia formorto-evento.[2] Genra nomo devenas de antikva greka lingvo kie esprimo signifis „tri-korn-vizaĝo”. Kun granda osteca krispo kaj tri kornoj sur sia kvar-krura korpo, elvokante komparojn kun la moderna rinocero, triceratopo estas unu el la plej rekonataj dinosaŭroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Triceratopo
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Karnio kaj skeleto de Triceratopo
Karnio kaj skeleto de Triceratopo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Cerapoda
Infraordo: Ceratopoj Ceratopsia
Familio: Ceratopedoj Ceratopsidae
Subfamilio: Ceratopsinae
Genro: Triceratopo Triceratops
Marsh, 1889
Konserva statuso
Fossil
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La besto vivis en la sama biomo kun tiranosaŭro kaj estis ties predo. Ne estas certa ĉu ambaŭ dinosaŭroj vere batalis unu la alia tiel kiel oni prezentaj en popularigaj bildoj kaj filmoj (kiel Jurassic Park).

Preciza loko de genro inter aliaj ceratopedoj estas diskutata inter paleontologoj. Hodiaŭ oni akceptas ke ekzistaj du specioj: T. horridus i T. prorsus kvankam aliaj specinomoj estis propnataj.

Krome laŭ esploroj publikigigitaj en 2012 jaro Torosaurus (el grupo Marginocephalia) ankaŭ estis matura formo de triceratopo.[3][4] Antaŭe oni estis opinio ke Torosaurus estis aparta genro. Nova opinio ne estas akceptita laŭ ĉiuj sciencistoj, ekzemple laŭ sciencistoj el Yale Daniel Field kaj Nicholas Longrich.[5][6].

Genro unue estis skribita en 1889. Poste oni trovis multaj restaĵoj, inkluzive almenaŭ unu kompleta skeleto. En Hell Creek Formation (geologia formacioen en Usono) nur en unua jardeko de 21-a jarcento trovis 47 kompletaj aŭ fragmentaj kranioj. Oni malkovris uloj en diversaj etapoj de vivo, de ĵus eloviĝitaj ĝis plenkreskaj.

Kranioj de Triceratops prorsus (A) kaj Torosaurus latus (B)

Funkcio de osta krispo kaj tri grandaj kornoj sur vizaĝo longe kaŭzis multaj diskutoj intersciencistoj. Tradicia vidpunkto kosnideras ili por defendi kontraŭ predanto. Nuntempe aperis ideo ke ili estis por identigi idividuan ulon, ŝerci reproduktajn partnerojn, kaj atingi dominantaj pozicioj en grego simile kiel ramuroj kaze de cervedoj ĉar oni trovis sangan vaskulon sur ostoj de kranio de Ceratopsidae. Tio estus pli verŝajna se Torosaurus montriĝus matura formo de triceratopo. En tiu ĉi kazo la distingaj por Torosaurus tubero (kvazaŭ „fenestroj”) aperis nur post maturiĝo de ulo farante la krispo pri taŭga por impone prezentiĝi ol por batalo.

Specioj redakti

Certe triceratopaj specioj redakti

  • T. horridus (Marsh, 1889) (origine Ceratops) (tipo-specio)
  • T. prorsus (Marsh, 1890)

Eble triceratopaj specioj redakti

Ne plu konsiderataj esti triceratopaj specioj redakti

  • T. brevicornus (Hatcher, 1905) (=T. prorsus)
  • T. calicornus (Marsh, 1898) (=T. horridus)
  • T. elatus (Marsh, 1891) (=T. horridus)
  • T. flabellatus (Marsh, 1889) (=T. horridus)
  • T. hatcheri (Lull, 1907) (=Diceratops hatcheri)
  • T. mortuarius (Cope, 1874) (nomen dubium; origine Polyonax; =Polyonax mortuarius)
  • T. obtusus (Marsh, 1898) (=T. horridus)
  • T. serratus (Marsh, 1890) (=T. horridus)
  • T. sylvestris (Cope, 1872) (nomen dubium; origine Agathaumas sylvestris)

Referencoj redakti

  1. triceratopo en vortaro.net
  2. Ŝablono:Citrevuo
  3. Scannella, J.; J. R. Horner (2010). “Torosaurus Marsh, 1891, is Triceratops Marsh, 1889 (Ceratopsidae: Chasmosaurinae): synonymy through ontogeny”, Journal of Vertebrate Paleontology 30, p. 1157–1168. doi:10.1080/02724634.2010.483632. 
  4. Switek, Brian . “New Study Says Torosaurus=Triceratops”, Dinosaur Tracking (Smithsonian.com). Alirita 02-03-2011.. 
  5. [1], Longrich NR, Field DJ (2012) Torosaurus Is Not Triceratops: Ontogeny in Chasmosaurine Ceratopsids as a Case Study in Dinosaur Taxonomy. PLoS ONE 7(2): e32623. doi:10.1371/journal.pone.0032623.
  6. Bowdler, Neil. Triceratops and Torosaurus dinosaurs 'two species, not one’ (angle). BBC News (2012-03-01). Alirita 2014-02-04.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Triceratops en la pola Vikipedio.