Trift-Glaĉero (Saas Grund)

Trift-Glaĉero (Saas Grund) (germane Triftgletscher) estas glaĉero en la Saas-Valo en la Valezaj Alpoj en Svislando. Ĝi havas longecon de 2,5 km, averaĝan larĝecon de 0,6 km kaj kovras areon de proksimume 2,5 km².

Trift-Glaĉero
Weissmies kun Trift-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 643212 / 109278 (mapo)46.1336111111117.9977777777778Koordinatoj: 46° 8′ N, 8° 0′ O; CH1903: 643212 / 109278 (mapo)
Trift-Glaĉero (Svislando)
Trift-Glaĉero (Svislando)
DEC
Trift-Glaĉero
Trift-Glaĉero
Map
Trift-Glaĉero
Estiĝloko Weissmies
Longeco 2,5 km
Larĝeco 0,6 km
Areo 2,5 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) TriftbachSaaser Vispa
VispaRodano
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Atentu, ne miksu la Trift-Glaĉeron apud Saas Grund kun la Trift-Glaĉero apud Zermatt kaj kun la Trift-Glaĉero apud Gadmen en Kantono Berno aŭ kun la Triftji-Glaĉero, kiu estas tributglaĉero de Gorner-Glaĉero.

Priskribo redakti

Sian originon Trift-Glaĉero havas je la okcidenta flanko de Weissmies je alteco de 4000 m s.m.. Unue la glaĉero fluas en glacifalo kun deklivo de ĝis 60 % malsupren al valkaldrono. Poste ĝi moviĝas okcidenten kaj finiĝas je alteco de 2750 m s.m.. Ĝian degelakvon forportas Triftbach kiu alfluas apud Saas Grund la riveron Saaser Vispa, unu el la du brakoj de Vispa, kiu en Visp alfluas al Rodano. En sia supra parto Trift-Glaĉero estas ligita kun la firnkampo de Mälliga-Glaĉero, alia glaĉero je la okcidenta flanko de Weissmies.

Sikturismo redakti

La areo de Trift-Glaĉero estas atingebla per du seĝtelferoj ek de Saas Grund. La monta haltejo Hohsaas situas norde de la glaĉero je alteco de 3101 m. La seĝtelefero ĉefe servas por la vintra skiturismo.