Trikalo

urbo en Grekio
(Alidirektita el Trikala)

Trikalo (novgreke Τρίκαλα, Trikala) estas mezgranda urbo kun 51.862 loĝantoj (2001) en la administra regiono Tesalio kaj la samnoma provinco Trikalo, kies centro ĝi estas. La urbo situas sur la produktema tesalia ebenaĵo. La rivero Pinios apudfluas la urbon de nordnordokcidento al sud-sud-oriento kaj tiam ŝanĝas sian fludirekton al oriento. La urbon Trikalo trafluas rivero Liteos, kiu dividas la urbon. 30 km nordokcidente de Trikalo ĉe Kalambaka situas Meteora-monaĥejo.

Trikalo
urbo
Administrado
Poŝtkodo 421 00
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 064  (2021) [+]
Loĝdenso 102 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 33′ N, 21° 46′ O (mapo)39.55521.768333333333Koordinatoj: 39° 33′ N, 21° 46′ O (mapo) [+]
Alto 115 m [+]
Areo 608 km² (60 800 ha) [+]
Trikalo (Grekio)
Trikalo (Grekio)
DEC
Trikalo
Trikalo
Situo de Trikalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trikala [+]
vdr
parko, en la fono turo el la bizanca epoko.

Ankaŭ Homero menciis la urbon kiel devenan lokon de la Asklepio-kulto.

Trikalo situas ĉe la fervoja linio Paleofarsalos - Kalambaka.