Triangula kajtopluredro

(Alidirektita el Tritranĉa kajtopluredro)

En geometrio, triangula kajtopluredro estas pluredro, la unua en malfinia serio de kajtopluredroj. Ĝi havas 6 edrojn kiuj estas kongruaj romboj. Ĝenerale edroj de kajtopluredro estas kajtoj, sed en ĉi tiu okazo estas romboj, rombo estas specifa okazo de kajto.

Triangula kajtopluredro
Bildo
Bildo
Kubo estas specifa okazo kun kvadrataj edroj
Speco Kajtopluredro, romboedro
Edra figuro 3,3,3,3
Verticoj 8
Lateroj 12
Edroj 6 romboj
Geometria simetria grupo Duedra simetrio en tri dimensioj D3d
Propraĵoj Konveksa, edro-transitiva
Duala Triangula kontraŭprismo
vdr

Triangula kajtopluredro estas edro-transitiva kaj ĝia duala pluredro estas triangula kontraŭprismo.

Kubo estas specifa okazo de triangula kajtopluredro kun kvadrataj edroj kaj pli alta okedra simetrio.

Triangulaj kajtopluredroj estas subaro de la romboedroj.

Vidu ankaŭ redakti