Trois-Frères (tri fratoj) estas kaverno en sudokcidenta Francio fama por ĝia kavernaj pentraĵoj. Ĝi situas en Montesquieu-Avantès, en departemento Ariège. La kaverno estas nomita laŭ la tri filoj de Grafo Bégouen, kiu malkovris ĝin en 1914 (en la franca: trois frères signifas "tri fratoj".) La desegnoj de la kaverno estis populariĝis en la publikigoj de la abato Henri Breuil. La kaverna arto ŝajnas nun esti proksimume 13.000 a.K.

Trois Frères
kaverno • cave with prehistoric art [+]
Koordinatoj43° 1′ 56″ N, 1° 12′ 44″ O (mapo)43.032161.212097Koordinatoj: 43° 1′ 56″ N, 1° 12′ 44″ O (mapo)

Trois Frères (Francio)
Trois Frères (Francio)
DEC
Trois Frères
Trois Frères

Map
Trois Frères
Vikimedia Komunejo:  Grotte des Trois-Frères [+]
vdr
Skizo de la sorĉisto laŭ Breuil
Desegnaĵo de gravurita akrido

Unu pentraĵo, konata kiel La Sorĉisto (aŭ La Magiisto), estas same konata kiel ajna arto en la pli fama kaverno de Lascaux. Pliaj gravuraĵoj, kiuj ŝajnas esti pluraj birdoj kaj kaverna akrido estis trovitaj sur fragmento de bizona osto ĉe la krucvojo de Trois-Frères kun la kaverno d'Enlène. La akrido estis portretita kun tia fideleco, ke la insekta specio estis determinebla. Ĝi supozeble estas la plej frua konata reprezentado de insekto.

Vario de gravuritaj bestoj estas trovitaj sur la kavernaj muroj, inkluzive de leonoj, strigoj kaj bizono. Aparte menciinda estas la ĉevalo kun klabo-similaj simboloj kaj ŝajne lanĉ-vundita bruna urso vomante sangon.

Krom la "Sorĉisto", aliaj homsimilaj figuroj videblaj ĉe Trois-Frères, kiel la viro-bizono kaj gravulo konata kiel la "malgranda sorĉisto" kiu ŝajnas esti ludanta per nazo-fluto. Ankaŭ interesa estas la gravurita reprezento de 59 cm longa faluso (peniso), kiu sekvas la konturojn de la kavernaj muroj.

Tuc d'Audoubert redakti

 
El argilo skulptita bizono de Trois Frères (kopiaĵo)

La Kaverno de Trois-Freres estas parto de sola kaverno-komplekso formata de la Volp-rivero. La komplekso estas dividita je tri kavernoj; la centra Trois-Freres, Enlène oriente kaj la Tuc d'Audoubert okcidente.

Tuc d'Audoubert estis malkovrita de la tri junulaj fratoj en 1912. La galerioj situas sur tri niveloj; la rivero Volp fluas tra la plej malalta, la meza enhavas ornamitajn galeriojn konata kiel la Salle Nuptiale kaj La Galerie des Gravures, dum la supra havas pliajn dekoraciojn en La Chatièr kaj Salle des Talons kaj ĝi finas en la Salle des Bisons.

La Salle des Bisons enhavas du majstre modeligitajn bizonojn, kiuj estis skulptitaj el argilo per ŝtona spatula-simila ilo kaj la artistaj fingroj. La paro estas inter la plej grandaj kaj plej bon-state travivitaj prahistoriaj skulptaĵoj.