Trolebusa transporto en Bukareŝto

trolebuso en Rumanio

La Trolebusa transporto en Bukareŝto (rumane Troleibuzele din București) estas la trolebussistemo de la rumana ĉefurbo Bukareŝto kaj, kun 15 linioj, estas senkompare la plej granda en la lando. La reto estis malfermita en 1949 kiel la dua rumana trolebusfirmao post Timișoara kaj poste kompletigis la Bukareŝtan tramon, kiu ekzistas ekde 1872. La trolebuso - kiel la tramo kaj la urba busservo - estas funkciigata de la urba transportentrepreno "Societatea de Transport București" (STB). Tiu eliris el "Societea Comunală a Tramvaielor, București" (S.T.B.), kiu estis alinomita "Întreprinderea de Transport București" (I.T.B.) en 1950 okaze de la enkonduko de la trolebuso kaj finfine ricevis sian nunan nomon en 1990 kiel rezulto de la revolucio de 1989.

Trolebusa transporto en Bukareŝto
Trolebuso en Bukareŝto
Trolebuso en Bukareŝto
trolebusa sistemo
Ĝeneralaj informoj
Loko Bukareŝto
 Rumanio
Transportsistema speco trolebuso
Komenco de trafiko 10-a de novembro 1949
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 152 km
Nombro de linioj 15
Nombro de veturiloj 303
Aliaj informoj
Transportisto STB
vdr


Mapo (STB kaj Metroo)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti