Tropika Ŝtormo Tammy
Tropika Ŝtormo Tammy estis la dudeka nomita ŝtormo de la uragana sezono en 2005.
Tropika Ŝtormo Tammy | |
---|---|
Tammy la 5-an de oktobro 2005 | |
Aperis | la 5-an de oktobro 2005 |
Malaperis | la 6-an de oktobro 2005 |
Plej rapidaj ventoj | 85 km/h (50 mejloj/h) |
Plej malalta aerpremo | 1001 mbar (hPa); 29,56 inHg |
Homaj mortoj | 10 |
Damaĝoj | ekvivalento de 30 milionoj da usonaj dolaroj |
Trafitaj landoj | Usono |
Ĝi formiĝis el netropika sistemo ĉe la marbordo de Florido la 5an de oktobro. Poste ĝi moviĝis norden antaŭ veni alteren tiun saman tagon. Tiu tropika ŝtormo rapide malfortiĝis kiam ĝi venis surteren kaj disiĝis la venontan tagon. Ties restanta cirkulado moviĝis suden al la Golfo de Meksiko, dum la malsekeco estis sorbita de alnordoriente moviĝanta malvarma fronto.