Tropikismo

(Alidirektita el Tropikalismo)

TropikalismoTropikismo (portugale Tropicalismo, ankaŭ: Tropicália) estas kultura kaj politika movado en Brazilo.

Objekto de Hélio Oiticica en la Centro de Nuntempa Arto de Inhotimo; ĝi estas ekzemplo por artverko de tropicália

Priskribo redakti

La termino deduktiĝas de la nomo Tropicália por ekspozicio de la brazila skulptisto Hélio Oiticica en aprilo de 1967 ĉe la muzeo pri moderna arto en Rio-de-Ĵanejro. La deduktovorton tropicalismo oni uzis precipe por la muziko, sed ankaŭ por aliaj artoj kaj ties intermiksaj formoj.

La muzika stilo de tropikalismo estas miksaĵo inter rokenrolo, bosanovo kaj influoj de brazila kaj portugala popolmuzikoj. La eniĝo de elektrona popularmuziko karakterizas la novtropikaliismon de la 1990-aj jaroj.

La movado tropikalismo ekestis en la fruaj 1960-aj jaroj reage al la Milita ŝtatrenverso en Brazilo kaj la postsekva subprema politiko. Ĝi estis politika movado, kiun distingis kritiko de la konsumismo, kaj de la amaskomunikila influo same kiel de la zorgo pro la fortranĉo de politikaj rajtoj. Ĝi sin ligis kun nova muzika esprimo trans la kutimaj popmuzikaj kliŝoj kaj bildoj de Brazilo. Tiel ekestis la movado tropicalismo. En la kinofilma historio simila okazis per la ekesto de la tiel nomata Cinema Novo.

Gravaj muzikistoj de la unua fazo redakti

 
Gilberto Gil, 2004. Unu el la ĉefaj roluloj de tropikisma muziko

Gravaj muzikistoj de la dua fazo redakti

  • Chico César
  • Zeca Baleiro
  • Rita Ribeiro
  • Zuco 103
  • Assume Vivid Astro Focus
  • Adriana Woll

Citaĵo redakti

La tropikalismo neniam estis certa stilo, kiel ekzemple bosanovo, sed vivo-sinteno, kultura sinteno, koncepto. Ni volis nur akcenti kelkajn aspektojn de la tradicia muziko de Brazilo, de la kampara kaj urba popolmuzikoj, kaj samtempe teni malfermaj la pordojn por influoj el Usono kaj Eŭropo – intermiksi ĉiujn ĉi aferojn kaj disvolvi el tio novan muzikon. --Gilberto Gil