Tsagaan-Taiji Batzaya
mongola esperantisto
BATZAYA Tsagaan-Taiji (mongole per cirila alfabeto Цагаан-Тайжи Батзаяа, n. 1965 en Ulaangom, provinco Uvs aimag) estas mongola esperantisto. Laŭ profesio li estas ĵurnalisto-fotisto, kaj ekde 1995, laboras kiel "libera ĵurnalisto". Ĉef-verkaĵoj: Serioj da gazet-artikolaroj pri "ĵurnaloj kaj gazetoj de Usono, Britio, Kanado kaj Japanio" en mongola lingvo.
Tsagaan-Taiji Batzaya | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1665 |
Lingvoj | Esperanto • mongola |
Ŝtataneco | Mongolio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ĵurnalisto fotisto |
Ekde 1998 li trejniĝas por aerosporto (glisparaŝutado & paramotoro). Dum somero de 2007, li estis unu el kunorganizanto de "Internacia Aerostata Evento" en Mongolio. La aranĝo sukcese okazis.