Tubokondukilo
(Alidirektita el Tubkondukilo)
Tubokondukilo aŭ tubolinio konsistas el tuboj, turboprofiloj, kompensiloj, armaturoj, ŝtopaĵoj, kunigaj elementoj kiel flanĝoj, fitingoj, ŝraŭbaĵoj, mufoj kaj fiksigaj elementoj kiel teniloj, hokoj. Al tubkondukilo-sistemoj apartenas ankoraŭ pumpiloj. Tubokondukilo estas uzata por transporto de fluaĵoj (gasoj, likvaĵoj, pulvomiksaĵoj).
![]() |
![]() |
La partoj de tubokondukilo estas plejparte normigitaj. La normigado ebligas racie konstrui tubokondukilojn el tiaj partoj. Unuopaj tubokondukiloj povas esti kunigitaj kun aliaj tubolinioj, kaj tiel estigi tubokondukilo-sistemojn, tubokondukilo-retojn.