Tuneloj kaj troloj

Tuneloj kaj Troloj (el la angla Tunnels & Trolls) (aŭ T&T) estas rolludo kun fantasta mezepoka temo, eldoninta en 1975 Flying Buffalo Inc. kaj plejparte verkinta Ken St Andre. Dum la devena kaj konkuranta rolludo de tiu epoko "Drakoj kaj Galerioj" (aŭ Drakoj kaj Kavernoj, Subteraĵoj, ktp...) havis seriozan etoson kaj detalan regulsistemon, la celo de T&T estis krei simplan ludon por pli-malpli malseriozaj ludadoj.

Eldona Historio redakti

Kvankam T&T ne same vendadis kiel aliaj rolludoj, la relativa simpleco kaj adaptebleco de ĝia regulsistemo multe influis postajn rolludojn, ekzemple Risus. Ankaŭ menciindas, ke la verkintoj de T&T uzis la ideon ludolibroj (aŭ "solaventuroj"), per kiuj sola leganto, sen ludestro, uzas la la regulojn de T&T por detali sian rolulon, kaj poste ludi la rolon de heroo pere de la numerataj paragrafoj de la libro. Estas ankoraŭ firmaoj, kiuj eldonas aventurojn kaj aliajn aldonajn dokumentojn, enhave "Flying Buffalo" kaj "Fiery Dragon". Estas multaj sendependaj verkantoj, kun kontribuoj zkz. de Andy Holmes[1]. En 2010, fervorula magazino kreiĝis : "TrollsZine", kiu troviĝas senpage ĉe "DriveThruRPG.com" (http://rpg.drivethrustuff.com/redirect-forwarder.php?&to=rjdr&page=index.php Arkivigite je 2010-04-06 per la retarkivo Wayback Machine).

La lasta eldono de Tuneloj kaj Troloj, versio 7.5, datas je 2007 kaj enhavas diversajn ŝanĝojn (vidu sube). Oni ankaŭ eldonis diversajn tekstojn, kiuj uzas la novajn regulojn (monstroj, sorĉoj, grupo-aventuroj, kaj solaventuroj). Kvankam ekzistas la eldonoj 1, 2, 3, 4, 5, 5.5, 7, kaj 7.5 ne estas eldono 6, ĉar verkinto taksis, ke la proponoj de ŝatokupantoj kaj aliaj dokumentoj sur la interreto samas al supoza "6a eldono"... Laŭ Ken St Andre, la 7a eldono estas "dufoje pli brila ol alia produkto kies versio nur estas 3.5" (oni komprenas, ke temas pri la tiama konkuranto, Drakoj kaj Kavernoj...)

La reguloj de la "klasika" eldono (5 aŭ 5.5) ekzistas en la angla, germana kaj japana. Franca traduko de la versio 7 baldaŭ aperos [2].

1975 - 1a eldono de T&T,
1976 - 2a eldono de T&T,,
1977 - 3a eldono de T&T,,
1978 - 5a eldono de T&T,
1979 - 5.5a eldono de T&T, (kun aldono de specifaj reguloj kaj proponoj de K. St; André, kun modifo de la nomo de la Hobito, pro kopirajtaj kialoj),
2005 - 7a speciala eldono por la 30a datreveno de T&T.
2008 - 7.5a eldono
2009 - aldona materialo en "Delver's Pack".

Reguloj de la 5a eldono redakti

    • Oni ĵetas tri sesedrajn kubojn (skribite, 3d6) por difini ĉiun trajton de la rolulo:
      • Forteco
      • Lerteco
      • Sano
      • Saĝo
      • Ŝanco
      • Aspekto
    • Oni ĵetas tri sesedrajn kubojn (3d6) por difini la "riĉecon" de sia rolulo kaj por aĉeti ties materialon (rezulto x 10 Oraj Moneroj, do rezulto de 6 = 60 OM).
    • Oni ĵetas du sesedrajn kubojn (2d6) por solvi dum-aventurajn "Testojn". Ekzemple, rolulo deziras perforte eniri pordon. La ludestro demandas teston de ties Forteco, kaj decidas ke la malfacileco de la testo estas "10". La ludanto tiam ĵetas du kubojn, kaj aldonas la sumon de sia Forteco al la rezulto. Ĉiuokaze, se la kuborezulto estas malpli ol 5, la rolulo fuŝas, eĉ se ties aldonita Forteco donus pli altan rezulton. Same, se la rezulto de la kuboĵeto enhavas paron (1 + 1, 2 + 2, ekzemple), la ludanto rajtas aldoni tiun rezulton kaj re-ĵeti. Tiuj reguloj limigas la potencon de roluloj kun tre alt-valoraj trajtoj, kaj samtempe donas iom da ŝanco al roluloj kun malalt-valoraj trajtoj.
    • Oni kreas monstrojn tute libere, per simpla "Monstro-Cifero". Ekzemple, "Granda Grasa Hirsuta Monstro 60", kie la cifero indikas, ke la Monstro rajtas ĵeti (Cifero /10+1) = 7 kubojn, kaj aldoni (Cifero/2) = 30 poentojn al sia batala rezulto (tio estas la "Batala Pluso" de la Monstro: Roluloj ankaŭ havas "Batalan Pluson", kiu egalas kutime, +1 poenton po poento de Forto, Lerteco, kaj Ŝanco super 12). Se roluloj perdas rundon dum batalo, ili perdas poentojn de sia Sano, dum Monstroj perdas poentojn de sia Monstro-Cifero.
    • Oni promocias sian rolulon post diversaj aventuroj per "Aventuro-Poentoj". Kiam la nombro da poentoj atingas certan nivelon, la rolulo "gajnas nivelon" kaj la ludanto rajtas aldoni unu-du poentojn al la trajtoj de sia rolulo.

Ankaŭ menciidas la sekvantaj reguloj, kiuj similas al tiuj de aliaj rolludoj, kaj kiujn oni ne povas detaligi ĉi-tie:

    • kreado de apartaj klasoj de rolulo (Soldato, Sorĉisto, Soldato-sorĉisto kaj Fripono),
    • kreado de apartaj specioj de roluloj (Gnomo, Elfo, Feo, Hobito, Koboldo..),
    • magio kaj diversaj niveloj de sorĉoj
    • diversaj tipoj de armiloj kaj ĵetarmiloj
    • sugestoj, ekzemploj de aventuroj kaj tuneloj

Depende de la eldono, oni vendas kun la reguloj solaventuron por doni ekzemplojn de la regulsistemo kaj de la ĝenerala stilo de la ludo.

Avantaĝoj de la 5a eldono :

  • simplega regulo-sistemo, kontraste al la aliaj ludoj de la frua epoko de rolludoj (1970+)
  • originala magio-sistemo (ofte la nomoj de sorĉoj komike rakontas sian efikon : frap frap permesas malfermi pordojn, prenu tion, fiulo! konsistas el subita mensa atako, ktp...),
  • amaso da detaloj pri trezoroj kaj armiloj, kiujn oni ne antaŭe vidis en fantazia ludo de tiu tipo.
  • en la eldono 5.5 Ken St André aldonis historion de Trolomondo, kaj diversajn opciajn regulojn, kiujn li enkondukos pli sisteme en la postajn eldonojn.

Aldonoj al la Reguloj (eldonoj 7 kaj 7.5) redakti

  • Oni proponas du pliajn Trajtojn : "Potenco" (por lanĉi sorĉojn) kaj "Rapideco" (kiu, kun Forteco, Lerteco kaj Ŝanco, kontribuas poentojn al la Batala Pluso de rolulo)
  • Oni modifas aŭ alimaniere difinas la diversajn klasojn de rolulo : "Civitano" (ordinara homo, ne specialisto), "Skolto" (specialisto pri ĵet-armiloj kaj lerteco), "Specialista sorĉisto" (kiu devas elekti apartan magian fakon), "Estro" (kun alta karismo), kaj "Fripono" (kiu aparte havas la talentojn de duon-profesiaj ŝtelistoj, sed ankaŭ scipovas multajn sorĉojn de "unua nivelo")
  • Ĉiu rolulo libere elektas "Talenton", kies nivelo egalas unu el la Trajtoj plus ĵetkubo (1d6).
  • Oni aldonas novajn regulojn por bataloj: (1) "Spita damaĝo" okazas, se rezulto de kubo estas "6" dum batalo. La kontraŭulo do suferas unu poenton de damaĝo, ĉu tiu gajnas aŭ perdas. (2) Por mortigi heroon oni nun devas ne nur nuligi ties Sanon (=0), sed ankaŭ malaltigi ĝin ĝis -10. (3) Monstroj perdantaj batalon perdas poentojn de sia Monstro-Cifero, sed ili daŭre rajtas ĵeti la kvanton da kuboj, kiujn ili ĵetas komence de la batalo. Tamen, kiel en la antaŭaj eldonoj de la reguloj, la aldona pluso de Monstro (Monstro-Cifero /2) ankoraŭ povas malaltiĝi dum la batalo.
  • Oni modifas la regulojn pri "aventura nivelo". La nivelon de rolulo oni nun kalkulas laŭ la plej alta rilata Trajto. Ekz, Mumbli la Gnomo havas Fortecon 25. Ties nivelo kiel Soldato do estas 2. Li rajtas aldoni sian aventuran nivelon (2) al rezultoj de Testoj de Forteco, kaj al rezultoj de bataloj. Oni nun uzas Aventurajn poentojn por rekti aĉeti novan nivelon de Trajto (ekz., por pasi de Forteco 25 al Forteco 26, la rolulo bezonas (Nova nivelo x 10) = 260 aventurajn poentojn.)

Eksteraj Ligiloj redakti

Notoj redakti