Turdefenda videoludo

Turdefenda videoludo (angle Tower DefenseTD) estas tipo de videoludo kies celo estas defendi areon kontraŭ sinsekvaj serioj de malamikoj, kiuj moviĝas laŭ vojplano aŭ ne, per konstruado kaj laŭgrada plibonigo de defendaj turoj.

Ekzemplo de turdefenda videoludo

Tiu ĝenro povas ekzisti kiel memstara videoludo, precipe interrete (ekzemple Flash-ludoj), aŭ ludata kiel personigita subnivelo de realtempa strategia videoludo, kiel Warcraft IIIStarCraft. Ankaŭ estis evoluigitaj adaptoj de turdefenda videoludo kiel tabulludoj, inkluzive per amasfinancado, kiel Tower DefenseEpic Dice.

Historio

redakti

La origino de ĉi tiu ĝenro estas nekonata. Tiu tipo de ludo jam ekzistis fine de la 1990-aj jaroj kun memorindaj titoloj kiel Age of Empires. Ili kutime proponis mapo-redaktilon, kiu permesis al ludantoj krei fantaziajn scenarojn, inkluzive de turdefenda defio, kvankam ĝi ne vere populariĝis malgraŭ (relativa) sukceso inter tiuj ludantoj. StarCraft starigis la bazojn de la ĝenro per la unua mapo nomata « Tower Defence », same kiel variaĵoj (kiel la labirinta-subĝenro kun Matrix Defense).

Tamen, ekde Warcraft III, ludoj de la tipo turdefenda videoludo diversiĝis kaj populariĝis. Ĉi tiu ludo havis la karakterizaĵon permesi al ludantoj facile krei novajn mapojn (nivelojn) kaj specifigi iliajn proprajn regulojn per interna redaktilo.

Danke al Adobe Flash, ĉi tiu tipo de ludo vaste populariĝis, fariĝante pli alirebla (senpaga, facile uzebla, neniu instalado necesa...).

Principoj

redakti

La turoj estas uzataj por elimini malamikojn aŭ objektojn en malpli batalemaj versioj. Ĉiu malamiko mortigita, aŭ objekto eliminita, donas poentojn, kiuj utilos por konstruado aŭ plibonigo de turoj en la ludmapo.

La turoj ofte estas diferencigitaj per:

  • ilia kosto;
  • la damaĝo kiun ili kaŭzas;
  • ilia atakrapido;
  • ilia atakdistanco;
  • ilia ataktipo;
  • certaj specifaj kapabloj (ekzemple la malrapidigo de malamikoj).

Same, la diversaj elementoj kiuj moviĝas tra la mapo ofte diferencas, ekzemple per:

  • ilia rezisto;
  • ilia movorapideco;
  • ilia imuneco kontraŭ certaj tipoj de atakoj;
  • ilia kosto en vivpunktoj, en la versioj de la ludo kie tia koncepto ekzistas.

Diversaj tipoj

redakti

Ekzistas du tipoj de turdefendaj videoludoj, kun aŭ sen labirinto (angle mazing) :

  • Kun labirinto : la turoj estas konstrueblaj nur laŭ la planita vojo de la malamikoj. La ludanto tiukaze devas trovi la plej bonan konstrulokon kaj kombinon de turoj.
  • Sen labirinto : la ludanto povas konstrui siajn turojn por kontraŭi malamikojn, kiuj provas ĉirkaŭiri la ekzistantajn defendojn. La strategio tiam estas krei vojojn, kiuj devigas la hordojn de malamikoj resti kiel eble plej longe sub la pafoj de la turoj.

Multaj videoludoj estis inspiritaj de la ludomaniero tipa de turdefendaj videoludoj. Ekzemple, Amuse Park (2010) proponas kontroli ne malamikojn, sed klientojn kiuj eniras amuzparkon.[1]

Referencoj

redakti