Tutmonda Parolspuro-Asocio

Tutmonda Parolspuro-Asocio estas asocio fondita en 1982 en Friburgo, Svislando, kiel neprofitcela organizaĵo por disvastigi la tutmonde unikan sistemon de artikulacia stenografio "Parolspuro", kreita de Felix von Kunowski.

Tutmonda Parolspuro-Asocio
asocio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1982 vd
Lando(j) Svislando vd
vdr

La asocio proponas adopton de Parolspuro por ĉiuj lingvoj kiel la duan skribon apud la tradicia por ĉiuj skribaj laboroj en lernejo kaj ĉiutaga vivo, ankoraŭ por helpi je la lingvoeduko kaj en la gepatra kaj fremdaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.

Laŭ informo el la jarlibro de la Unio de Internaciaj Asocioj (UIA) de 2013, la asocio aktuale havas membrojn en 25 ŝtatoj de 4 kontinentoj.[1]

Referencoj

redakti