Tuvala dolaro

valuto uzata en Tuvalo, je alparo al Aŭstralia dolaro

La tuvala dolaro kaj la aŭstralia dolaro estas la du valutoj oficiale uzataj en la oceania ŝtato Tuvalo. Unu tuvala dolaro estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TVD. La valuto estas ligata al la aŭstralia dolaro je kurzo 1=1. Moneroj de la tuvala dolaro estis produktitaj inter la jaroj 1976 kaj 1994, kaj daŭre cirkulas kiel oficiala pagilo en Tuvalo, paralele al moneroj kaj monbiletoj de la aŭstralia dolaro. La valuton administras kaj eldonas la centra banko de Aŭstralio. Kvankam ĝi do ne vere estas sendependa valuto, simile al la kiribata dolaro, ĝi tamen ricevis kodon laŭ la normo ISO 4217 por substreki la internacian rekonon de la ŝtata sendependeco de Tuvalo.

Tuvala dolaro
valutodolaro
Ŝtato: Tuvalo
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217:
Mallongigo: $T, TV$
Ŝanĝokurzo 1 aŭstralia dolaro = 1 TVD

(fikse)

vdr
monero de 1 tuvala dolaro, kun bildo de la brita reĝino Elizabeto la 2-a unuflanke kaj de martestudo aliflanke

Regule cirkulas moneroj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, kaj de 1 dolaro. Ĉiuj moneroj unuflanke bildigas portreton de la brita reĝino Elizabeto la 2-a kaj aliflanke prezentas bildojn el la loka flaŭro kaj faŭno.

Eksteraj ligiloj redakti