Tyskie (en pola prononco: [ˈtɨskʲɛ]) estas pola marko de biero. Ties nomo devenas el la bierfarejo en Tychy, Silezia provinco, Pollando. Ĝi estas produktita de la Tychy Princa Bierfarejo (pole Tyskie Browary Książęce), parto de la bierfara grupo Kompania Piwowarska, kiu estis akirita de Asahi Group Holdings en 2017.[1]

Tyskie
registrita markovaromarko vd
Dum 1629 - nekonata/nuntempe
Lando Pollando
TTT Oficiala retejo
vdr
Diversaj boteloj de biero Tyskie.

La bierfarejo estas unu el la plej malnovaj en Eŭropo. Biero estis produktita en Tychy kontinue dum preskaŭ 400 jaroj. Ekde 1629, la bierfarejo, tiam konata en germana kiel "Fürstliche Brauerei Tichau" (Tychy Princa Bierfarejo), estis posedaĵo de la germana nobela familio Promnitz.

Tyskie estas unu el la ĉefaj markoj de biero en Pollando, kun ĉirkaŭ 18% de la Pola merkato.[2] Tyskie ankaŭ havas grandan ekportan distribuadon pere de sia patra kompanio. La ĉefaj eksportaĵoj estas Tyskie Gronie, 5.0% pale lager.[3][4] Tyskie Gronie estas kun 5.2% ABV produktita de la bierfarejo Tychy.

La boteloj de Tyskie estas konataj pro sia distingiga blanka etikedo. La bildo montras reĝan kronon por memorigi pri Johano la 3-a Sobieski, reĝo de Pollando, kiu naskiĝis en 1629, en la sama jaro kiam la familio von Promnitz establis bierfarejon en Tychy.

En 2004, la Muzeo Tyskie Browarium estis fondita en la instalaĵoj de la bierfarejo en Tychy. Tiu muzeo estas grava "mejloŝtono" de la Eŭropa Itinero de Industria Heredo en Pollando.

Notoj redakti

  1. Asahi Forks Over $7.8 Billion for 5 of AB InBev’s Beer Brands, Fortune 2016-12-13
  2. [1] SABMiller News & Media
  3. "Piwo Tyskie: Tyskie Browary Książęce => Kompania Piwowarska". kp.pl. Arkivita Arkivigite je 2008-06-24 per la retarkivo Wayback Machine el la originalo en 24a de Junio 2008. Alirita la 8an de Novembro 2017.
  4. RateBeer