Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo

Uĵi/Ĵoojoo-Esperanto-Rondo estas grupo de esperantistoj, kiuj loĝas en la urboj Uĵi kaj Ĵoojoo. La du urboj troviĝas sude de Kioto, Japanio.

Historio redakti

La rondo estis fondita en la 18-a de septembro, 1967, kiel Uĵi-Esperanto-Rondo.
Delonge aktivis Kioto-Rjokuseikai (京都緑星会, nuna Kioto-Esperanto-Societo). La societo intencis disvastigi la movadon ankaŭ en la najbara urbo Uĵi. Por tio kelkaj el la membroj fondis novan rondon. Ĝi lanĉis elementan kurson tuj post la fondiĝo.
Ne nur en la urbo Ŭji, sed ankaŭ en la urbo Ĵoojoo ĝi okazigis elementajn kursojn kaj ekspoziciojn. En 1996 ĝi ŝanĝis sian nomon kaj fariĝis Uĵi-Ĵoojoo-Esperanto-Rondo por pli efike agadi en ambaŭ urboj.

Organoj redakti

"Verda Teo": kelkdek-paĝa broŝuro, eldonata 3-4 fojojn en jaro. Nun la numero atingis 108. (februaro 2014)

"Aromo de Teo": monata informilo 1-2 paĝa. Nun la numero atingis 345. (aprilo 2014)

Membroj redakti

Ĝi havas 16 menbrojn. (majo, 2014)

Kunvenoj redakti

Du kunvenoj regule okazas.

(1) En ĉiu mardo, 19:00-21:00, Minami-Uji Komunuma Centro

(2) En la 2-a kaj 4-a ĵaŭdo ĉiumonate, 10:00-12:00, Uji Kouminkan

Eksteraj ligiloj redakti