Kombinaĵo de 20 kvar-duon-sesedroj

(Alidirektita el UC19)

En geometrio, kombinaĵo de dudek kvar-duon-sesedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 20 kvar-duon-sesedroj.

Kombinaĵo de dudek kvar-duon-sesedroj
Plia nomo UC19
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 240
Edroj 20+60 trianguloj, 60 kvadratoj
Komponantoj 20 kvar-duon-sesedroj
Geometria simetria grupo Nememspegulsimetria dudekedra I
Geometria simetria grupo de komponanto 3-obla turna C3
vdr

Ĝi estas nememspegulsimetria kun dudekedra simetrio I.

Ĝi havas la saman situon de lateroj kiel granda durombo-dudek-dekduedro, granda duriproĉa durombo-dekduedro kaj kombinaĵo de 20 okedroj.

Ĉi tiu kombinaĵo de 20 kvar-duon-sesedroj estas unika en tio ke ĝi ne povas esti ricevita per adicio de simetrio al grupo en kiu la baza pluredro estas uniforma. Ĉiu kvar-duon-sesedro en ĉi tiu kombinaĵo estas enigita kun geometria simetria grupo C3, kiu ne agas transitive super la kvar-duon-sesedraj ses verticoj. Tamen, la kombinaĵo entute povas atingi uniformecon ĉar du kvar-duon-sesedroj koincidas je ĉiu vertico.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.