Kombinaĵo de 20 okedroj

En geometrio, kombinaĵo de dudek okedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 20 okedroj (konsiderata kiel triangulaj kontraŭprismoj). Ĝi estas speciala okazo de la kombinaĵo de 20 okedroj kun turna libereco, en kiu paroj de okedraj verticoj koincidas.

Kombinaĵo de dudek okedroj
Plia nomo UC14
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 60
Lateroj 240
Edroj 40+120 trianguloj
Komponantoj 20 okedroj
Geometria simetria grupo Dudekedra Ih
Geometria simetria grupo de komponanto 6-obla nepropra turnado S6
vdr

Ĝi povas esti konstruita kiel la logika malinkluziva aŭo de du spegulaj variantoj de la granda riproĉa dekdu-dudek-dekduedro.

Ĝi havas la saman situon de lateroj kiel granda durombo-dudek-dekduedro, granda duriproĉa durombo-dekduedro kaj kombinaĵo de 20 kvar-duon-sesedroj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.