Prisma kombinaĵo de prismoj kun turna libereco

(Alidirektita el UC20)

En geometrio, prisma kombinaĵo de prismoj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de uniformaj prismoj komunigantaj la akson de turna simetrio. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de du kopioj de la respektiva prisma kombinaĵo de prismoj (sen turna libereco), kaj turno de ĉiu kopio per egala kaj kontraŭa angulo.

Prisma kombinaĵo de 2n p/q-lateraj prismoj kun turna libereco
Plia nomo UC20
Bildo
(n=2, p=4, q=1)
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 4np
Lateroj 6np
Edroj 4n {p/q}, 2np kvadratoj
Komponantoj 2n p/q-lateraj uniformaj prismoj
Geometria simetria grupo np-obla prisma D(np)h
Geometria simetria grupo de komponanto p-obla turnado Cph
vdr

Estas malfinia familio de prismaj kombinaĵoj de prismoj kun turna libereco.

Por ĉiu pozitiva entjero n>0 kaj por ĉiu racionala nombro p/q>2, ekzistas la kombinaĵo de 2n p/q-lateraj prismoj kun turna libereco, kun geometria simetria grupo D(np)h.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447-457, 1976.