Ligo de Ĉampionoj de UEFA
La Ligo de ĉampionoj de UEFA aŭ Ĉampiona Ligo de UEFA, ĝis 1991 "eŭropa pokalo de ĉampionaj kluboj", estas konkurso de UEFA pri la eŭropaj profesiaj viraj futbalteamoj. Ĝi okazas ĉiujare kaj kun la Eŭropa Futbal-Ĉampionado kaj la UEFA-pokalo konsistigas la plej gravajn futbalajn eventojn en Eŭropo.
Ligo de Ĉampionoj de UEFA | |
---|---|
angle | UEFA Champions League |
organizanto | UEFA |
unuafoje organizita | 1955/1956 (je la nomo "eŭropa pokalo de ĉampionaj kluboj", angle European Champions Clubs’ Cup |
teamoj | 32 (grupa fazo) |
nuna ĉampiono | Manchester City F.C. (2022/23) |
rekorda ĉampiono | Real Madrid (15-foje ĉampiono) |
rekorda futbalisto | Cristiano Ronaldo (140 goloj) |
Historio
redaktiLa ideo pri eŭropa superligo aperis komence de la 1950-aj jaroj kaj apogiĝis je ideoj de Mitropapokalo, okazionta ekde 1927 ĝis komenco de la dua mondmilito. Tiu konkurso okazis inter teamoj de Aŭstrio, Hungario, Jugoslavio, Ĉeĥoslovakio kaj pli poste Italio.
Similajn spertojn kolektis fine de la 1940-aj jaroj la Coupe Latine, en kiu ludis venkintoj de Italio, Francio, Hispanio kaj Portugalio.
Ĝis 1991 okazis tujelfala sistemo, sed poste ĝi ŝanĝiĝis al grupigo kiel ĉe monda ĉampionado. Nun 32 teamoj estas kvalifikita en tri raŭndoj.