La udia estas nordorienta kaŭkaza lingvo el la lezga grupo, el la lingvoj naĥ-dagestanaj kiu dividiĝas je du dialektoj: nidĵ kaj oguz. Sed la malsimilecoj inter ili ne malhelpas la reciprokran komunikadon, kvankam ĉiu dialekto sendepende evoluis. La udian parolas ĉirkaŭ 10.000 homoj. La lingvo nuntempe estas neskriba, tamen, nuntempe oni emas krei por ĝi propran skribsistemon. La udian oni uzas nur por la ĉiutaga vivo. Por oficialaj kaj formalaj aferoj, la udioj uzas la nacian lingvon de la lando kie ili loĝas: en Azerbajĝano la azeran, en Rusio la rusan, en Kazaĥio la kazaĥan kaj la rusan, en Kartvelio la kartvelan ktp. Udioj kutime estas dulingvaj aŭ eĉ trilingvaj. Laŭ pluraj fakuloj, la udia estis unu el la plej disvastigitaj lingvoj de Kaŭkaza Albanio, pro kio en la 4-a jarcento aperis la albana alfabeto kaj kreiĝis la literatura lingvo.

La udia troviĝas precipe en la loĝlokoj Nidĵ kaj Oguz en Azerbajĝano, en la vilaĝo Zinobiani en Kvarelsk (Kartvelio), kaj ankaŭ iom pli dise en Armenio kaj aliaj landoj. En 2002 en Rusio estis registritaj 2.960 udilingvanoj (el 3.721 etnaj udioj).

El historia vidpunkto la kaŭkaz-albana pli proksimas al la udia, sed pli ĝuste al la antikva udia. Ĝia alfabeto konsistis el 52 literoj. Antaŭe ĝi estis vaste uzata: la bibliaj tekstoj estis tradukitaj en la albanan, en ĝi okazis diservoj. Tamen, pro historiaj okazintaĵoj la alfabeto iom post iom estis ne plu uzita kaj malaperis.