Ugando en la Olimpikoj

Ugandaj sportistoj unue en 1956 partoprenis olimpikon - ekde tiam oficiala uganda teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam, krom krom en la Somera Olimpiko 1976, kiam la teamo protestis kontraŭ nekompleta izoliĝo de sud-afrikaj sportistoj antaŭ la olimpiko, kvankam laŭplane sportistoj de tiu lando komplete bojkotiĝu, ĝis la socia sistemo de apartismo tie estos komplete forigita.

Ugando en la Olimpikoj

Flago de Ugando
IOK-kodo  UGA
NOK Uganda Olimpika Komitato
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1956 · 1960 · 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
la kuristo Joshua Cheptegei (jen en foto de 2014) en la somera Olimpiko 2020 kontribuis oran kaj arĝentan medalojn

En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis ugandaj partoprenantoj. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas senukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, la teamo sume atingis 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 3 bronzajn medalojn. Fine ĝi havis la 73-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.

La Uganda Nacia Olimpika Komitato kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1950 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1956, ĝustatempe antaŭ la unua apero de uganda teamo en la olimpiko de Melburno.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti