Ukanomitama estas kamio (kami, japana spirito) de greno, kiu aperas en japana mito. En Koĝiki, tiu estas skribata 宇迦之御魂神 (uka-no-mitama-no-kami), kaj en Nihon Ŝoki, skribata 倉稲魂命 (uka-no-mitama-no-mikoto). Tiuj du libroj ne mencias la sekson de tiu kamio. En Fushimi Inari-taisha, tiu estas ĉefa adorata kami. Tiu kami estas vaste konata kiel Inari. Oni ofte miksas Ukanomitama-on kun aliaj manĝaĵaj kami-oj.

Ukanomitama
ŝintoa diaĵo
Informoj
Eble sama Inari
Sekso ina
Patro Susanoo
Patrino Kamuo Ichihime
Gefratoj Oshihomimi • Ōkuninushi
vdr

Vidu ankaŭ redakti