Ukhnaa Khurelsukh (en Eo: Uĥnaa /lia patra nomo/, Ĥurelsuĥ /lia propra nomo/) estas la 6a Prezidento de Mongolio. Li naskiĝis la 14an de junio de 1968. Nun lia familio estas komponata de edzino kaj 2 infanoj. Prezidenta tutlanda baloto okazis la 9an de junio kaj la 25an de junio li ekoficiĝis al la posteno de la Prezidento. Laŭ nova leĝo, la prezidenteco daŭras nur unu foje dum 6 jaroj.

Ukhnaa Khurelsukh
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1968 (1968-06-14) (55-jaraĝa)
en Ulaanbaataro
Lingvoj mongola
Ŝtataneco Mongolio
Alma mater Nacia Universitato de Mongolio
Okupo
Okupo politikistooficiro
TTT
Retejo http://khurelsukh.mn
vdr

Edukado redakti

  • Ĝeneraleduka lernejo N2 en Ulanbatoro, 1985;
  • Armea universitato en Ulanbatoro, 1989;
  • Instituto pri Ŝtata administrado kaj Disvolviĝo de publika gvidado, Ulanbatoro, 1994;
  • Mongola Nacia Universitato, Jurscienca fakultato, Ulanbatoro, 2000.

Laborokupoj redakti

  • Vic-komandanto en la 152a milita unuo de la popola armeo, 1989-1990;
  • Politika oficisto en la Centra Komitato de la Popol-revolucia Partio, 1991-1994;
  • Konsilanto en la partia oficejo ĉe la parlamento, 1994-1996;
  • Prezidanto de la Demokratia kaj Socialista Junularo, 1997-1999;
  • Konsilanto pri socia bonfarto en la partia oficejo ĉe la parlamento, 1999-2000;
  • Prezidanto de la Demokratia kaj Socialista Junularo, 2000-2005;
  • Membro de Granda Ŝtata Ĥuralo (parlamento), 2000-2008;
  • Ministro pri Ekstraj Situacioj, 2004-2006;
  • Ministro pri profesia kontrolado kaj kvaranteno, 2006-2008;
  • Ĝenerala sekretario de la Popola Partio, 2008-2012;
  • Parlamentano, 2012-2013;
  • Vic-ĉefministro de Mongolio, 2014-2015;
  • Vic-ĉefministro, 2016-2017;
  • Prezidanto de la Popola Partio, 2017-2021;
  • Ĉefministro, 2017-2021;
  • Prezidento, 2021-