Uljanovska Esperanto-klubo

Uljanovska Esperanto-klubo estas Esperanto-klubo en Uljanovsko (Rusio).

Komenco redakti

La unuaj mencioj pri esperantistoj en Simbirsko (antaŭa nomo de Uljanovsko) aperis komence de la 20-a jarcento. La 13-an de novembro 1909[greg.] en konstruaĵo de urba dumao okazis la unua kunveno de simbirskaj esperantistoj, kiun partoprenis 6 homoj. La kunveno decidis organizi Simbirskan Societon de Esperantistoj, verkis projekton de ties statuto. La 17-an de decembro 1909[greg.] la dua kunveno akceptis la statuton kaj sendis salutan telegramon al L. L. Zamenhof okaze de lia 50-jariĝo. La 31-an de decembro 1909[greg.] Simbirska Societo de Esperantistoj trafis oficialan liston fare de gubernia registaro.

13-an de februaro 1910[greg.] en la konstruaĵo de la urba dumao okazis solena inaŭguro de Simbirska Societo de Esperantistoj, kiun partoprenis 37 homoj. Estis elektitaj prezidanto (kuracisto V. A. Koposov) kaj estraro. En februaro kaj marto 1910 pasis publikaj lekcioj, lernado de la lingvo, organizado de Esperanta biblioteko. La urba estraro disponigis al la societo por lernado vespere dufoje en semajno lokon de la kursejo de tajlado kaj kudrado. Al la 1-a Rusia Kongreso de Esperantistoj (Sankt-Peterburgo, aprilo 1910) estis senditaj V. A. Koposov kaj S. N. Jakovlev.