Un milagro en equilibrio

Romano de Lucía Etxebarria

Un milagro en equilibrio (Ekvilibra miraklo) estas la naŭa libro publikigita de la hispana verkistino Lucía Etxebarria en 2004. Ŝi jam estis ricevinta aliajn premiojn antaŭe, kiel por ekzemplo la premio Nadal en 1998, sed nun ŝi ricevis ankaŭ la premion Planeta de romano en 2004 per tiu romano, kaj tial tiu premio definitive famigis ŝin.

Un milagro en equilibrio
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Lucía Etxebarria
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 2004
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ĉefrolulo revizitas sian vivon cele al fidindigo kaj havigi al sia filino bazon sur kiu kreskiĝi. Laŭ stilo de taglibro, Eva antaŭ sia ĵusa patrineco, esploras sian vivon por malkovri kiu ŝi estas kaj kien ŝi iras. Ŝi ŝajnas enfermita en senfina adolesko de kiu ŝi ne kapablas eliri. Temas pri etapo plena je admonoj kontraŭ gepatroj, la ricevita edukado, la ĉirkaŭa mondo ktp. Tiukadre Eva kulpigas pri siaj eraroj, mankoj, problemoj al faktoroj ĉiam (aŭ preskaŭ ĉiam) nepropraj. Ŝi ignoras tiujn admonojn, ne kompreninte, ke ĉiu homo estas responsa pri si mem, sendepende de siaj cirkonstancoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.