Unis (Onnos en la greka), estas la lasta faraono de la kvina egipta dinastio ĉ. 2342 al 2322 a. K. (von Beckerath).

Unis
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Tombo Pyramid of Unas vd
Ŝtataneco Antikva EgiptioMalnova Imperio de Egiptio vd
Familio
Dinastio Kvina egipta dinastio vd
Patro Djedkare Isesi vd
Edz(in)o Khenout • Nebet vd
Infanoj Iput • Unas-ank • Khentkaous vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Piramido de Unis en Sakkara.

Li estas titolita Unis en la Reĝa Listo de Abidozo kaj la Reĝa Listo de Sakkara. Laŭ la Reĝa Listo de Torino Unis regis 30 jarojn. Manetono, laŭ Seksto Julio Afrika, nomis lin Onnos kaj atribuis al li 30 regojarojn.

Pri lia familia deveno nenio estas sciate, verŝajne lia patro estis Ĝedkara Isesi. Edzo de Ĥenut kaj Nebit, eble havis hilon kiu nomiĝis Ptahŝepses. Ŝajnas ke li ne postlasis heredanton.

Dum regado de Unis verŝajne Egiptio travivis malsategan periodon, kiu estis reflektita en la basaj reliefoj, tre priskribaj eltroviĝintaj en Sakkara.

Li daŭrigis la politikon pri diplomatiaj rilatoj kun Biblos kaj Kuŝ.