United Artists Records

United Artists Records estis usona diskeldonejo, kiun fondis la filmprodukta firmao United Artists, por publikigi ĉefe filmmuzikon. Plej popularaj publikaĵoj estis la muzikoj de la ĵejms-bondaj kaj bitelaj filmoj kaj tiuj de kantisto Kenny Rogers. Krome la eldonejo publikigis diskojn de Peter Sarstedt, Shirley Bassey kaj Hawkwind. Poste ĝi eldonis ankaŭ diskojn ekzemple de Electric Light Orchestra.

United Artists Records
diskeldonejo vd
Dum 1957 - 1980
Fondintoj Max E. Youngstein vd
Sidejo Los-Anĝeleso
Lando Usono
Posedata de United Artists vd
TTT Oficiala retejo
vdr