Universitato Paris-Saclay

universitato en Parizo, Francio

La Universitato Paris-Saclay (Université Paris-Saclay) estas franca publika universitato, kreita en 2015. Ĝi situas ĉefe en Gif-sur-Yvette (ĉiuj urboj en la departemento Essonne).

Universitato Paris-Saclay
Université Paris-Saclay
Geografia situo 48° 42′ 37″ N, 2° 10′ 3″ O (mapo)48.7103538513182.1676115989685Koordinatoj: 48° 42′ 37″ N, 2° 10′ 3″ O (mapo)
Universitato Paris-Saclay
Tipo Universitato
Fondodato 2015
Sidejo FrancioGif-sur-Yvette
Estro Sylvie Retailleau
Lingvoj Franca
Retejo www.universite-paris-saclay.fr
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Tie ĉirkaŭ 9000 instruistoj instruas sciencojn, teĥnikojn, plurmedian komunikadon, juron, ekonomikon, sporton, literaturon kaj lingvojn al proksimume 48 000 studentoj.

La nuna prezidanto estas Sylvie Retailleau.

Ĝi apartenas al la 500 plej bonaj universitatoj de la mondo, laŭ la Jiao Tong University de Ŝanhajo. (Academic Ranking of World Universities).