Gif-sur-Yvette

komunumo en la departemento Essonne de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gif-sur-Yvette (stacidomo).

Gif-sur-Yvette [ĵif-syr-ivet] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Essonne kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 21 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Giffois en la franca lingvo.

Gif-sur-Yvette
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 91272 [+]
Poŝtkodo 91190
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 22 352  (2021) [+]
Loĝdenso 1 927 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 42′ N, 2° 8′ O (mapo)48.7013888888892.1336111111111Koordinatoj: 48° 42′ N, 2° 8′ O (mapo) [+]
Alto 61 m [+]
Areo 11,6 km² (1 160 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Gif-sur-Yvette (Essonne)
Gif-sur-Yvette (Essonne)
DEC
Situo de Gif-sur-Yvette
Gif-sur-Yvette (Francio)
Gif-sur-Yvette (Francio)
DEC
Situo de Gif-sur-Yvette

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gif-sur-Yvette [+]
vdr

Geografio

redakti

La urbo estas trafluata de la rivero Yvette kaj de ĝia branĉo la Mérantaise. El la 1 160 hektaroj de la urba teritorio, 407 hektaroj estas kovritaj de verdaj aŭ forstaj areoj. La komunuma teritorio entenas plurajn forstojn, inkluzive de la bosko Hacquinière kaj de la bosko Aigrefoin.

Gif-sur-Yvette havas landlimojn kun la komunumoj Villiers-le-Bâcle, Saint-Aubin, Saclay, Orsay, Bures-sur-Yvette, Gometz-le-Châtel, Gometz-la-Ville kaj Saint-Rémy-lès-Chevreuse.

 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Historio

redakti

La komunumo prenis sian nuntempan nomon nur en 1930 (ĝi antaŭe nomiĝis nur "Gif"). Tuj post la dua mondmilito, Gif-sur-Yvette akiris internacian sciencan renomon danke al la kreado de la Centre national de la recherche scientifique (CNRS) kaj de la Commissariat à l'énergie atomique (CEA).

La urbo spertis fortan ŝtormon je la 29-a de aprilo 2007 : necesis evakui ĉirkaŭ 200 loĝantojn.

Vidindaĵoj

redakti

La preĝejo Sankta-Rémi (vidu la supran bildon), konstruita en la 12-a jarcento kaj renovigita en la 15-a jarcento, estas mikso de romanika kaj gotika arkitekturoj. Restas cetere kelkaj ruinoj de benediktana abatejo, kiu datiĝas almenaŭ de la 12-a jarcento.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti