Universitato de Utaho

La Universitato de Utaho estas ŝtata universitato en Sallagurbo en Utaho (Usono).

Universitato de Utaho
University of Utah horizontal logo.svg
The Park Building (La parko-konstruaĵo) estas la centro de la universitata administracio
The Park Building (La parko-konstruaĵo) estas la centro de la universitata administracio
Informoj
fondodato 28-a de Februaro 1850
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 40° 45′ 54″ N, 111° 51′ 0″ U (mapo)40.765-111.85Koordinatoj: 40° 45′ 54″ N, 111° 51′ 0″ U (mapo)
urbo Salt Lake City, UT, Usono
Estraro
prezidento Ruth V. Watkins
Nombroj
nombro de studentoj 31.673 (2015)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato de Utaho
Information icon.svg
vdr

Ĝi estis fondita la 28-an de februaro 1850 de la mormona estro Brigham Young kun la nomo University of Deseret. Du jarojn poste ĝi estis fermita pro monaj problemoj, sed remalfermiĝis en 1867 kiel komerca lernejo en la (nuna) urbocentro. En 1894 ĝi ricevis sian nunan nomon kaj en 1900 komencis instrui en la nunaj ejoj tri kilometrojn oriente de la urbocentro. La kontinueco ek de la unua fondo estas do iom neklara.

Kiel dirite la universitato, foje mallonge nomata "la U de U" aŭ simple "la U", estas nun ŝtata; mormonoj havas sian Universitaton Brigham Young, nomatan "la Y". La du institucioj verve rivalas, eĉ pli sur la kampo de sporto ol de scienco.

Eksteraj ligilojRedakti