UAE-dirhamo
(Alidirektita el Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - Dirhamo)
La UAE-dirhamo estas la nacia valuto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Unu dirhamo estas dividita je cent filsoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas AED.
dirhamo | |
---|---|
valuto • Dirham | |
Ŝtato: | Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj |
Subdivido: | 100 filsoj |
Kodo laŭ ISO 4217: | AED |
Mallongigo: | Dh |
Ŝanĝokurzo | 1 usona dolaro = 3,6725 AED (fikse)
(la 20-an de oktobro 2010) |
La vorto dirhamo
redaktiEtimologie la valuta nomo "dirhamo" origine devenas de la greka valuto draĥmo. Cetere ankaŭ la ŝtato Maroko uzas tiun valutan nomon.
Eksteraj ligiloj
redakti- retejo de la nacia banko de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Arkivigite je 2010-11-01 per la retarkivo Wayback Machine