Unuparta frazo estas frazo en kiu mankas subjektopredikato aŭ ambaŭ ĉi tiuj ĉefaj frazmembroj.

En Esperanto ekzistas pluraj specoj da unupartaj frazoj:

  1. Unupartaj frazoj verbaj entenas nur la predikatan grupon:
    • Baldaŭ mateniĝos.
    • Ekstere tre malvarmas, neĝas kaj frostas!
  2. Unupartaj nomfrazoj — temas pri la frazoj de jena tipo:
    • Apoteko (elpendaĵo sur farmaciejo)
    • Rimarko. (Titolo de alineo)
    • Frankujo. Salono en la kastelo de Moor.La rabistoj», 1:1.)
    • Kia demando! (FE, §41.)
      Tradicie oni rigardas tiajn frazojn kiel senpredikatajn, kiel Unupartajn frazojn subjektajn.[1] Laŭ alia koncepto ili estas predikativoj de elipsa frazo kun elipsa kopulo:
         (Ĉi tio estas) Apoteko.
      ktp.
  3. Unupartaj frazoj neanalizeblaj, aŭ vortofrazoj havas nek subjekton, nek predikaton:
    • Jes.
    • Ne.
    • Fi!
    • Certe!
    • Adiaŭ!

Iuj aŭtoroj same traktas elipsajn frazojn en kiuj la subjekto aŭ la predikato estas implicata per verba formo aŭ kunteksto:

  • Al leono ne donu la manon (FE, §7; subkomprenatas: «vi ne donu».)

Referencoj redakti

  1. Tiel ekz-e en la vikipedioj ĉeĥa (cs:Věta jednočlenná) kaj rusa (ru:Односоставные предложения).

Vidu ankaŭ redakti