Urba Muzeo (Gorĥatri)

(Alidirektita el Urba Muzeo, Gorĥatri)

La Urba Muzeo (urdue سٹی میوزیم; angle City Museum) estas arĥeologia muzeo kiu troviĝas ĉe la arĥeologia situo Gorĥatri en Peŝavaro en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano. La muzeon inaŭguris la 23-an de marto 2006 Akram Ĥan Durani, la tiama ĉefministro de Ĥajber-Paŝtulando.[1]

Urba Muzeo
urdue سٹی میوزیم
angle City Museum
Arĥeologia muzeo
muzeo [+]

Landobordo Pakistano
ProvincoĤajber-Paŝtulando
MunicipoPeŝavaro
Koordinatoj34° 0′ 28″ N, 71° 34′ 54″ O (mapo)34.007871.5817Koordinatoj: 34° 0′ 28″ N, 71° 34′ 54″ O (mapo)

Estiĝo2006
Posedanto de la lokoRegistaro de Ĥajber-Paŝtulando

PublikoAlirebla por la publiko

Urba Muzeo (Ĥajber-Paŝtulando)
Urba Muzeo (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Urba Muzeo
Urba Muzeo
Lokigo de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano
Situo en provinco Ĥajber-Paŝtulando de Pakistano.

Map
Urba Muzeo

Retpaĝaro: kparchaeology.gkp.pk
vdr

La muzeo konsistas de tri galerioj: pri arĥeologio, pri etnologio, kaj pri antikvaĵoj. La lasta estas la plej lastatempa, kaj elmontras la antikvaĵojn de la brita Raĝlando kaj provizas detalitajn informojn pri arĥeologia kaj etnologia historio de Peŝavaro.[1][2]

Historio redakti

Gorĥatri estas la plej altnivela loko en Peŝavaro kaj situas ĉe la koro de la urbomuroj de malnova Peŝavaro.[3] La ejo havas grandegan substraton de la historiaj periodoj kiu ekis kun la Hindi-grekoj aŭ eĉ antaŭe. La nuna strukturo de la komplekso de Gorĥatri estis starigita de Ĝahanara Begum, la filino de la Mogola imperiestro Ŝah Ĝahan en 1640 n.e..[1][4]

Elfosadoj redakti

La elfosaĵoj komenciĝis ĉe la situo Gorĥatri inter 1994 kaj 1995; ekde tiam, serio de elfosaĵoj okazis dum la sekvaj jaroj. La komplekson estis starigita kiel karavanejo por la komercistoj kiu venis al Peŝavaro el centra Azio kaj Afganio kaj aliaj areoj.[5] Ĝi origine konsistis de du grandegaj enirejoj (pordegoj), Ĝamia Masĝid kaj Hamam kaj sinsekvo de malgrandaj ĉeloj (ĉambroj) je kvar flankoj. La areo estas nun okupita de modernaj konstruaĵoj kaj hindua templo; nur la enirejoj kaj kelkaj malgrandaj ĉeloj ankoraŭ videblas.

La arĥeologia galerio de la muzeo rakontas la historion de la valo de Peŝavaro en la formo de elfosaĵa materialo retrovita en la situo Gorkhuttree. Tio ĉi estis eltrovita dum elfosado inter 2002 kaj 2011 gvidita de la Administrejo pri Arĥeologio kaj Muzeoj de la Registaro de Ĥajber-Paŝtulando. La dua galerio temas pri la etnologia kulturo de Peŝavaro, kiu montras familiajn objektojn, tradiciajn vestojn, armiloj, ornamaĵojn, muzikajn instrumentojn, artojn, kaj metiajn objektojn.[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Urba Muzeo, Gorĥatri (angle). www.kparchaeology.com. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2017-11-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2023-01-26.
  2. City museum, a rich source of studying archaeological profile of ancient Peshawar (angle). www.thefreelibrary.com. Alirita 2017-11-30.
  3. Peshawar: Historic City of the Frontier (angle). www.khyber.org. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2017-11-29.
  4. Gorkhatri Peshawar (angle). emap.pk. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2017-11-30.
  5. Peshawar: Oldest Living City in South Asia (angle). www.dawn.com. Alirita 2017-11-30.

Eksteraj ligiloj redakti