Urba komunumo de Metropola Tuluzo
La Urba komunumo de Metropola Tuluzo (en franca lingvo Communauté urbaine de Toulouse Métropole, en okcitana lingvo Comunautat urbana de Tolosa Metropòli), ofte mallonge nomata Toulouse Métropole, estas la strukturo interkomunuma kiu konsistas el la urbo Tuluzo (departemento Haute-Garonne, regiono Sudo-Pireneoj) kaj ĝiaj ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj urbetoj.
Ekde 1992 la urbodomo de Tuluzo komencis subskribi interkonsentojn pri kunlaborado pri publikaj servoj kun la komunumoj najbaraj kies rezulto estis la kreado de la urba komunumo (communauté d'agglomération) tuluza. Komence ĝi havis 15 komunumojn, poste en la jaro 2000 ĝi ampleksiĝis kun 6 komunumoj pli kaj fine kun aliaj 4 en 2003. Ĝi etendiĝas sur areo de 460 Km kaj en ĝi loĝas ĉirkaŭ 711,763 personoj.
Loĝlokoj redakti
La loĝlokoj apartenantaj al ĉi organizo en 2014 estis 37:
- Aigrefeuille
- Aucamville
- Aussonne
- Balma
- Beauzelle
- Blagnac
- Beaupuy
- Brax
- Bruguières
- Castelginest
- Colomiers
- Cornebarrieu
- Cugnaŭ
- Fenouillet
- Flourens
- Fonbeauzard
- Gagnac-sur-Garonne
- Launaguet
- Lespinasse
- Mondonville
- Montrabé
- Mondouzil
- Pibrac
- Pin-Balma
- Quint-Fonsegrives
- Saint-Alban
- Saint-Jean
- Saint-Jory
- Saint-Orens-de-Gameville
- Seilh
- Toulouse
- Tournefeuille
- L'Union
- Villeneuve-Tolosane
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de Metropola Tuluzo
- Virtuala vizito 360º-a Arkivigite je 2007-08-19 per la retarkivo Wayback Machine