Urba muzeo en la aŭgustenana monakejo (Bad Langensalza)

La Urba muzeo en la aŭgustenana monakejo (germane: Stadtmuseum im Augustinerkloster) troviĝas en Bad Langensalza, Wiebeckplatz nr 7.

La muzeokomplekso de Bad Langensalza, malfone je la dekstra parto la monumento por la falintaj soldatoj.
Maketo de la Batalo de Langensalza (junio 1866)

Priskribo de la loko redakti

La muzeon gastigas eksa aŭgustenana monakejo. De la gotika komplekso konserviĝis la turo de la monakeja kirko, partoj de la orienta alo kun sakristio kaj de la okcidenta alo kiel ankaŭ de la klostro.

La monakejon donace fondis en 1280 Günther von Salza; ĝi funkciis ĝis 1539, kiam iĝis la sekularigo en la kuro de la Reformacio. Poste instalitis en la alo orienta la unua publika lernejo.

La historio de muzea uzo komenciĝis jam en 1898 per ekspozicio memorige al la batalo apud Langensalza (27-a de junio 1866). Ties sukceso spronis la urban konsilantaron fondi muzeon, kiun oni inaŭguris en la 27-a de junio 1900. De la militaĵa kolekto konsistinta el pluraj miloj da objektoj restis, post la Dua mondmilito, nur malmultaj aĵoj. En 1954 eblis remalfermi la muzeo.

Je la fino de la 1980-aj jaroj ekis la restaŭradlaboroj kun enkorpigo de tri najbaraj loĝdomoj kaj la turo.

Kolektoj redakti

La sekcion pri la urba historio konsistigas la armeaĵoj, historia presejo, libroj de la eldonejoj Julius Beltz kaj Friedrich Mann (poste: Beyer & Mann) kaj la kolektoj de travertinoj kun ŝtoniĝintaj restaĵoj de plantoj kaj bestoj trovitaj en la regiono.

Krome la muzeo posedas tiutempajn librajn eldonojn de la kuracisto kaj higienisto Christoph Wilhelm Hufeland, filo de la urbo, kaj de Friedrich Gottlieb Klopstock. Oni kolektis ankaŭ objektojn koncerne la kuracurban rolon de Bad Langensalza: ĉar en 1812 malfermitis la sulfurbanejo. Pluaj elmontritaĵoj pri apoteka scienco tamen hodiaŭ troviĝas en la nova apotekomuzeo.

En la sekcio Johann Christian Wiegleb, 1732-1800: apotekisto, kemiisto, pioniro de scienca farmacio videblas apoteko kaj laboratorio reproduktitaj. Ili bone donas enrigardon en la farmakologion de la 18-a jarcento.

Krome oni trovas ĉambron el ligno de la 17-a jarcento, tipa modelo de komforta loĝejero por multaj burĝaj domoj, eĉ ĝis hodiaŭ.

La kolekto pri artoj dum la lastaj jaroj enriĝiĝis senteble. Menciindas en ĝi verkoj de:

  • Harald Stieding kaj Elisabeth Weidemann (plastikaĵoj)
  • Rolf Dieß (1925-64; grafikaĵoj)
  • Alfred Traugott Mörstedt
  • Heinz Günther

Historio de la monakejo redakti

Post la sekularigo de 1539 la urbo aĉetis la tuton kaj instalis en la orienta alo en 1541 lernejon, la unuan urban lernejon. La aliaj ne plu bezonataj ejoj malkonstruitis grandparte ankoraŭ dum la 16-a jarcento. La granda incendio de 1717 damaĝis ankaŭ la centrajn ejojn. La restoj nur post 1990 unuafoje profunde restaŭritis kaj estas hodiaŭ la kerno de la muzeo.

Oni sukcesis ankaŭ surgrimpebligi la turon de la iama kirko kaj enkorpigi ĝin en la muzea rondirado. Ŝtuparo komforta el ligno gvidas onin al alteco de ĉ. 25 metroj al vera belvidejo. Danke al la malkonstruo de ekonomiaj ejeroj faritaj nur dum la 19-a kaj la 20-a jarcentoj la restoj de la klostro (orienta alo kaj apudaj muroj) konservitis. Sekve ekde 1995 la klostro denove alireblas por la muzeovizitantoj. Ĉiujare okazas koncertoj kaj muzea festo tie ĉi. En la klostro kaj la korto de la muzeo plastikaĵoj de la lokaj artistoj estas starigitaj.

De la iama dormitorio restis la salonoj en la teretaĝo de la orienta alo. La t.n. sakristio estis verŝajne kapelo. Ĝi ekde 1994 denove viziteblas. Dum la restaŭrado la originala ĉambrokadro el la 2-a duono de la 14-a jarcento refaritis. La vandoj, volbaĵoj kaj la krucoripa volbo regajnis la aŭtentikan farbon. Ankaŭ la planko el ŝtono kaj ĝia alteco refaritis grandparte laŭ la originala stato. Retrovitis ankaŭ la malnova enirejo al la sakristio. Ĝi estas nuntempe la ununura parto de la abatejo kiu konservis sian originan aspekton.

Fonto redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 31-32

Eksteraj ligiloj redakti

Pri la muzeo ĉe la oficiala retpaĝaro de la urbo.