Urbodomo de Kiskunfélegyháza
La Urbodomo de Kiskunfélegyháza estas impona historia monumento en Kiskunfélegyháza.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ae/Kkfhazavh.jpg/220px-Kkfhazavh.jpg)
Historio
redaktiAnkaŭ la malnova urbodomo funkciis en la sama loko. Pli nova estis konstruita inter 1909–1911. Ekde tiam en la domego okazas administrado de la urbo, eĉ nuntempe administrado de la distrikto. La konstruaĵo estis plena renovigita en 1965 kaj 2009.
Konstruaĵo
redaktiLa duetaĝa urbodomo formas U-literon. La fasado estas preskaŭ simetria, tamen maldekstre estas videbla turo 47 metrojn alta. La turo sube estas kvarangulo, supre okangula. Komence la fajrobrigado profitis rondan terason de la turo, ĉar la ebla fajro estis tuj konstatebla. Estas okulfrapaj ornamaĵoj de ceramikaĵoj fare de en uzino de Vilmos Zsolnay. Interne la ornamaĵoj plej ofte estas stukoj. En la ĉefĉambro estas videbla portreto de Lajos Kossuth. La ĉefĉambro havas 200 sidlokojn, kie oni aranĝas ankaŭ koncertojn kaj solenaĵojn.
Fontoj
redakti- hungare kun foto Arkivigite je 2015-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto Arkivigite je 2015-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] hungare
- hungare kun fotoj
- hungare kun foto