Urbodomo de Szentendre

La Urbodomo de Szentendre estas signifa baroka historia monumento en Szentendre, laŭ stratoangulo. Ĝi estas simbolo de la urbo.

Panoramo en Szentendre, kie la blanka domo estas la urbodomo
Vido al urbodomo en Szentendre

Historio redakti

La teretaĝa urbodomo estis konstruita ĉirkaŭ en 1730. Ĝi estis pligrandigita en 1811, sed kelkfoje ankaŭ en la 19-a jarcento. La nuna aspekto estas videbla ekde 1924, tiam oni konstruis ĉefe la terason kaj novan alon. La blazono estis metita sur la fasadon en 1988.

Konstruaĵo redakti

La etaĝa konstruaĵo estas L-forma. La ĉefa fasado estas malsimetria, la ornama pordo funkcias en la dekstra parto, pli supre estas la teraso, kiun kolonoj tenas.

 
Vido al urbodomo en Szentendre

Interne oni gardas ornamriĉan feran kestegon kaj ankaŭ horloĝon faritan en 1810.

En la korto somere oni aranĝas teatraĵojn, koncertojn.

Fontoj redakti