Urbofajfisto

(Alidirektita el Urbofajfistoj)

Urbofajfisto (Itale "Piffari") estis precipe en la 14-a ĝis la 18-a jarcento de urboj dungitaj muzikistoj, kiuj kuniĝis en gildoj; en la 19-a jarcento la urbofajfistaroj estis pliampleksigataj je urbokapeloj. Ili havis la taskon, muzike formi la urbajn solenaĵojn. En kelkaj urboj la urbofajfistoj samtempe estis turgardistoj komisiitaj per signaldonaj taskoj.

Ankaŭ urbetoj kiel ekzemple Eisenach (kun ĉ. 6000 loĝantoj) posedis urbofajfistarojn. La tradicio de la urbofajfistoj konserviĝis, speciale en meza Germanio, ĝis en la 20-a jarcento. Multloke el tiuj evoluis unue urbaj muzikokapeloj, poste ankaŭ urbaj orkestroj.

La urbofajfistoj sin organizis en gildoj. Majstro havis submajstrojn kaj metilernantojn, kiuj devis lerni kiel eble ĉiujn kutimajn instrumentojn. La urbofajfistoj ludis sur klarionoj, naturtrumpetoj, trombonoj, violonoj, susurfajfoj, dolĉianoj, bombardoj, kromornoj, flutoj kaj frapinstrumentaro.

En la literaturo troveblas ekzemple du klarionoj kaj tri trombonoj ("Hora decima", kvardek Lepsikaj tursonatoj de Johann Christoph Pezel) resp. unu klariono kaj tri trombonoj ("Vierundzwanzig Quatricinien" de Gottfried Reiche).

Urbofajfistoj muzikis okaze de gefianĉiĝo, geedziĝoj, bankedo kaj aliaj solenaĵoj kiel ekz. la enmarŝado de la suvereno en sia urbo. Krome ili blovis la temposignalon ekde la turo de la urbo, por indiki la horon al la urbanoj ne posedantaj horloĝojn. Ili ankaŭ estis komisiita muziki en la preĝejoj. La reguloj estis jenaj: dum normalaj tagoj en la liturgia jaro ili ludas trombonojn kaj klarionojn, dum festotagoj trumpetojn kaj timbalojn. En la diservo la urbofajfistoj duobligis la kantvoĉojn per t.n. (Itale) Colla parte-akompanado.

Kiel ege impresa priskribas epokatestantoj la enmarŝadon en Vienon de la trupoj venkintaj la turkojn: sinsekve muzikis ĥoro kaj urbofajfistaro ekde la tegmentoj, inter ili la armemuziko kaj la kanontondro.

Jam en la frutempo de la urbofajfistoj oftis la kritiko pri la misuzo de la arto per la "bierviolonistaĉoj, sakfajfistoj kaj simila muzikistaĉoj".

Multaj membroj de la familio Bach laboris kiel urbofajfistoj, kaj de Johann Sebastian Bach estas konata, ke li malbone opiniis pri la urbofajfistaro en Lepsiko.