Ursulanina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj

La privata Ursulanina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj (ĉine: 文藻 外語 大學, pinjine: Wénzǎo Wàiyǔ Dàxué, angle Wenzao Ursuline University of Languages) en la urbo Kaoŝiung estas la nura fremdlingva universitato en Tajvano. En oktobro 2012, konsiderante ĉiujn programojn la ĉioma nombro de enskribitaj studentoj estis 9 139[1].

Ursulanina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj
universitato
Informoj
fondodato 1966
Situo
Geografia situo 22° 40′ 13″ N, 120° 19′ 8″ O (mapo)22.6703120.319Koordinatoj: 22° 40′ 13″ N, 120° 19′ 8″ O (mapo)
lando Tajvano
adreso [807]高雄市三民區民族一路900號
Nombroj
nombro de studentoj 6 595 vd (stato: 2022)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Ursulanina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj (Tajvano)
Ursulanina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj (Tajvano)
DEC
Ursulanina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj
Ursulanina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj
Map
Ursulanina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj
vdr

La universitato estis fondita en 1966 sub la nomo Wenzao Kolegio (ĉine: 外語 學院 Wenzao Waiyu Xueyuan) de fratinoj de la katolika ordeno de Ursulaninoj en la suda tajvana urbo Kaoŝiung por trejni junulojn per bonaj lingvaj kapabloj por faciligi interkomunikadon inter ĉinaj kaj okcidentaj lingvoj. La nomo de la institucio originis omaĝe al la unua ĉina episkopo Lo Wenzao (1616-1691). Ĝis 1980, nur knabinoj estis akceptitaj. En 1999, la antaŭa kvinjara baza programo (Junior College) estis kompletigita per dujara postgrada studado (Senior College) ĝis la abiturienta diplomo. Ekde 2003, ankaŭ ekzistas kvarjara kolegia kurso por la ofertitaj fremdaj lingvoj, kiu ankaŭ finiĝas per abiturienta diplomo. Post taksado de la Ministerio pri edukado, la institucio ricevis la rangon de Universitato kaj estis renomita Ursulina Wenzao-universitato pri fremdlingvoj la 1-an de aŭgusto 2013.

Referencoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ursulinische Wenzao-Universität für Fremdsprachen en la germana Vikipedio.