Urueñas [uRŬEnjas] estas municipo en la centroriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Sepúlveda. La loknomo Urueñas estas komprenebla etimologie kiel Fonto de la Senjorinoj (vidu suben). Ĝi enhavas ankaŭ la nune senhomajn iamajn setlejojn Barrio, Santa María del Bálsamo kaj Valdigómez.

Urueñas
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40317
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 100  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 3° 47′ U (mapo)41.355833333333-3.775Koordinatoj: 41° 21′ N, 3° 47′ U (mapo) [+]
Alto 1 048 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha) [+]
Urueñas (Provinco Segovio)
Urueñas (Provinco Segovio)
DEC
Urueñas
Urueñas
Situo de Urueñas
Urueñas (Hispanio)
Urueñas (Hispanio)
DEC
Urueñas
Urueñas
Situo de Urueñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urueñas [+]
vdr
Urueñas en la provinco Segovio.
Preĝejo de Sankta Johano Baptista.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 32,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 104 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 35 el jaro 1991.

Ĝi distas 66 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj Castroserracín, Navares de las Cuevas, Navares de Enmedio, Valle de Tabladillo, Navares de Ayuso, Sepúlveda kaj Aldeonte.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis ekde tiam al la Comunidad de Villa y Tierra de Sepúlveda, en la komunumaro ochavo de las Pedrizas.

Etimologie, laŭ la profesoro José María Martín, la nomo estas derivata de Ur-dueñas, tio estas "Akvo de la Senjorinoj" aŭ de la "Sinjorinoj", plej verŝajne rilate al monaĥinoj, kiel okazas en aliaj samregionaj loĝlokoj kiel Dueñas kaj Urueña; fakte eble la relĝado estis faritaj de lokanoj el Urueña, kiuj supozeble trudis tiun nomon. Pri la akvo aŭ fonto, menciendas, ke la loĝloko, norde de Sepúlveda, estas sur ŝtoneca tereno ĉe rojo kiu fluas al la rivero Duratón.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la dunava preĝejo de Sankta Johano kun portikaro, romanika baptujo, granda sonorilmuro kaj kvin barokaj retabloj; krome estas ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti