Malfermi la ĉefan menuon

Usonjuda Komitato

usona juda organizaĵo

La Usonjuda Komitato (Angla lingvo: American Jewish Committee) (AJC) estas juda organizo en Usono, fondita en 1906 fare de german-devenaj judoj je efiko de la rusaj pogromoj. Ĝi estas unu el la plej gravaj judaj organizoj, kiuj lobias por protekto de la judoj dise en la mondo, sed ĉefe en Usono kaj Israelo. En la 100-jara memorkunveno en 2006, partoprenis eĉ la germana kancelierino Angela Merkel. La angla akronimo de la organizo estas AJC kaj ne estas konfuzebla kun tiu de la American Jewish Congress. La AJC publikigas je Commentary Magazine.

GvidantaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti