Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto

Усть-Ордын Буряадай автономито округ 1
Усть-Орды́нский Буря́тский автоно́мный о́круг2
Flag of Ust-Ord Buriatia (Ust-Ord Buryatia).png Coat of Arms of Ust-Ord Buriatia (Ust-Ord Buryatia).png
Flago de Ust-Orda Burjatio Blazono de Ust-Orda Burjatio

Situo de Ust-Orda Burjata Aŭtonoma distrikto en Rusio

Ĉefurbo: Ust-Ordinskij
(14 335 as. 2002)
Oficialaj lingvoj burjata kaj rusa
Gubernatoro Valerij Gennadeviĉ Malejev
Areo
22 138,1 km²
 %
Loĝantaro: (2002)
 – entute
 – denseco

135 327
6,1 / km²
Tempa zono
 – somere
UTC+8
UTC+9
Fondita 1937
Retejo Oficiala retejo de Ust-Orda Burjatio
1burjate - Ust Ordin Burjadaj avtonomito okrug
2ruse - Ust-Ordinskij Burjatskij avtonomnij okrug

Ust-Orda Burjatio, oficiale Ust-Orda Burjata Aŭtonoma Distrikto (burjate Усть-Ордын Буряадай автономито округ, Ust Ordin Burjadaj avtonomito okrug, ruse Усть-Орды́нский Буря́тский автоно́мный о́круг, Ust-Ordinskij Burjatskij avtonomnij okrug) estis aŭtonoma distrikto en suda parto de Siberio okcidente de lago Bajkalo kaj de respubliko Burjatio en Rusio. De 2008 ĝi estas parto de Irkutska provinco.

Ust Orda Buryatia.png

GeografioRedakti

Ust-Orda Burjatio situis okcidente de la lago Bajkalo kaj estis plejparte montara regiono. Oriente situis Bajkala montaro kaj al la okcidenta parto etendiĝis Sajana montaro. Inter la montaroj estas la valo de rivero Angara.

 
Mapo de Ust-Orda Burjatio

LoĝantaroRedakti

Evoluo de loĝantaroRedakti

NaciecojRedakti

En jaro 1989 el loĝantoj de la distrikto 56,5 % estis rusoj, 36,3 % burjatoj, 3,2 % tataroj, 1,7 %, ukrainoj kaj 2,3 % aliaj.

En jaro 2002 el loĝantoj 54,4 % estis rusoj, 39,6 % burjatoj, 3,0 % tataroj, 1,0 % ukrainoj kaj 2,0 % aliaj.

La kvantoj de slavaj loĝantoj malkreskis pro elmigrado kaj malalta kvanto da naskiĝoj.

AdministradoRedakti

En la regiono ne estas urboj. La administra centro estas urbeto Ust-Ordinskij. La regiono estas parto de Irkutska provinco. En la 16-a de aprilo 2006 okazis referendumo pri la kuniĝo de la distrikto kun la Irkutska provinco, kiu verŝajne realiĝos komence de 2007.

HistorioRedakti

La distrikto estas fondita en 1937, kiam la regionoj loĝataj de burjatoj estis dividitaj al diversaj administraj regionoj.