Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/februaro 2012

Jen la diskuto al Ĉiuĵaŭde en Februaro 2012:

Lingvaj eraroj en viaj modifoj redakti

Walterswil BE Kara Ĉiuĵaŭde: Kiam vi ekredaktas en tekstoj, ĉe kiuj vi bone vidas, ke mi ĵus estas perlaborante ilin (estas ne-skribita regulo, ke oni atendu alemenaŭ 15 minutojn per modifoj, kiam oni vidas, ke iu laboras sur teksto), tiam almenaŭ faru redaktojn kun gramatika korekteco. Vi aldonis frazon kiel La pli malnova dokumento menciis ke la komunumo nomiĝis "Walterswyle" en 1139. Tio estas simple malbona lingvo. Devus esti almenaŭ plej, por ke almenaŭ ĝustu la gramatiko. Krome ja ne temas pri la plej malnova dokumento entute. Vi ja ĉe miaj tekstoj tre bone povintus almenaŭ kopii la ĝutas formulon. Fakte vi ne helpas mian laboron, sed malhelpas, ĉar mi bezonas tempon por korekti viajn erarojn anstataŭ povus finperlabori mian artikolon. Kun afablaj salutoj DidiWeidmann 20:19, 4 Feb. 2012 (UTC)

Aurora Max redakti

Kara amiko

Neniajn gravajn erarojn mi trovis en la paĝo (estas vere, ke mi mem ofte faras erarojn).
Mi nur aldoni anglan eksteran ligilon.

Amike :--Jean-François Clet 15:11, 5 Feb. 2012 (UTC)

Dankon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:13, 5 Feb. 2012 (UTC)

Bonege, sed ni havas kutimon, en esperanto (kiel en multe da lingvoj), ne meti krampojn ĉirkaŭ la numero de la planedeto. La taŭga formo estas 74503 Madola. Ankaŭ, en la kategorio estu "Madola" kaj ne (74053) Madola". Mi lasas vin fari redirektilon...

--Jean-François Clet 15:30, 5 Feb. 2012 (UTC)

Vi kreis ĵus la kategorion Kategorio:Usonaj Konteoj kvankam jam ekzistis la korekta kategorio Kategorio:Usonaj kantonoj, ĉar oni ja jam decidis traduki la usonan esprimon county al Esperanto per la vorto kantono. Mi scias, ke vi estas komencanto, kaj kiel tia vi ja nepre devas bone esplori antaŭ vi kreas novan esprimon en Esperanto. Multaj komencantoj havas la antaŭjuĝon, ke Esperanto ne estas kompleta lingvo, kaj ke necesas inventi vortojn! Imagu, proksimume 20 milionoj da homoj jam eklernis esperanto. Se ĉiu el tiuj eĉ nur unu vorton aldonus, tiam la vortaro de Esperanto jam hodiaŭ estus dekobla de la vortaro de la angla ... La unua bazo de Esperanto estas la Plena Ilustrita Vortaro. Kaj se vi estas komencanto, tiam mi povas nur forte konsili, ke vi ne utiligu vorton, kiu ne PIV. Se vi foliumas en PIV, vi tuj konstatas, ke la ĝusta vorto estas kantono kaj ne konteo. Kiam la de vi serĉita vorto en PIV ne troveblas, tiam vi povas fari demandon kaj proponon en la diskutopaĝo - aŭ vi povas demandi min en mia diskutpaĝo. Sed bonvolu nepre ne plu krei novajn vortojn antaŭ ol vi bone regas la lignvon (kaj eĉ tiam kun tre granda prudento). Aldoniĝus cetere, ke eĉ se "konteo" estus korekta, tiam la titolo estus falsa, ĉar tiam devus esti Usonaj kontekoj kun minusklo en konteo, kiu ja ne estas nomo! DidiWeidmann 15:45, 5 Feb. 2012 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:50, 5 Feb. 2012 (UTC)

Mi iomete ŝanĝis la frazon. Se vi havas gravan mesaĝon, bonvolu direkti rekte al mi, se ne, ofte povas okazi, ke vi ne havos ĝustigon aŭ respondon, ĉar tio estas nur malofte vizitata.--Crosstor 12:25, 6 Feb. 2012 (UTC)

Kara vi alidirektis al Normandio (Provinco) anstataŭ Normandio (provinco): Estas absolute neniu kialo por majuskla skribado de provinco. Notu tion por similaj kazoj. En Esperanto principe nur nomoj estas skribataj majuskle. Ekzistas malsama uzo rilate al plurelementaj nomoj, ĉu nur la unuan elementon aŭ ĉiujn elementojn skribi majuskle (eĉ en la fundamento ekzistas ambaŭ versioj), do povus estis Provinco Normandioprovinco Normandio, sed en la supra kazo tute klare provinco ne estas elemento de la nomo. DidiWeidmann 23:57, 6 Feb. 2012 (UTC)

Mi vidis. Dankon pro la korekto. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:00, 7 Feb. 2012 (UTC)

Sinprezento per vera identeco kaj kun foto redakti

Kara (sub kondiĉo ke viaj gepatroj konsentas) mi fakte emas instigi vin, vin-prezenti en via uzanto-paĝo kun vera nomo, foto kaj kelkaj personaj informoj. Estas bone scii, kun kiu oni kunlaboras. Mi donas al vi mian propran ekzemplon, mi neniam min kaŝis, kaj mi povas sincere diri, ke la pozitivaj reagoj al tiu malfermita sinprezento estis multoble pli grandaj ol la negativaj. (Tio nature ne signifas, ke oni devas meti ĉiujn intimajn informoj pri si mem al la reto - mi diras al miaj infanoj ĉiam: "Metu nur tion en la reton, kion vi skribus en leteron pro prezenti vin por laborposteno."). Amike saluts vin DidiWeidmann 00:12, 7 Feb. 2012 (UTC)

Vidu la messaĝon kiun mi sendis al vi en Facebook. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:31, 7 Feb. 2012 (UTC)

Ŝablono:Dezirataj artikoloj redakti

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi ĵus malfaris unu el via "korektoj" en {{Dezirataj artikoloj}}, ĉar ne estis vera korekto. Ne necesas diri "La Rajto por Legi", ĉar sufiĉas "La rajto legi". Do validas la "principo de neceso kaj sufiĉo". Krome ne estas kutimo majuskle skribi infinitivon de verbo. Amike --Tlustulimu 22:03, 10 Feb. 2012 (UTC)

Se vi diras. Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:04, 10 Feb. 2012 (UTC)
Bone. Ni eĉ jam havas artikolon pri la nomita principo: Neceso kaj sufiĉo. La kreinto de la principo estis fama, franca lingvisto. Bedaŭrinde li jam forpasis antaŭ longa tempo. Amike --Tlustulimu 22:08, 10 Feb. 2012 (UTC)

Interlingvao redakti

J'ai vu que tu as fait une conte à la Wikipédie en Interlingua. Si tu veux, nous pouvons nos coordiner pour y écrire d'articles en commun. (Si tu veux me répondre, s'il vous plaît, fais-le dans le Wikpédia en Interlingua). --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} 07:52, 11 Feb. 2012 (UTC)

Franglais (lingvo) redakti

Ne dankinde! Mi volonte faris.--Verdulo 19:03, 11 Feb. 2012 (UTC)

Mi skribas artikolojn, sed ĉiuj povas plibonigi. Ĉiuĵŭd Astroscienco 19:05, 11 Feb. 2012 (UTC)

Saluton. Mi devas diri al vi, ke via artikolo estas ege fuŝa, krom malvera. Vi skribis nur du liniojn kaj en ili estas gravaj eraroj: radikoj anstataŭ radikalaj aŭ radikaluloj, fondinta anstataŭ fondita, foriĝis anstataŭ nuliĝis aŭ malfondiĝis kaj fondis anstataŭ fondiĝis. Krome estas malveroj kaj kontraŭdiroj. En tiom mallonga artikolo dulinia tiu partio aperas unue kiel ĝis nun funkcianta, poste kiel funkciinta nur ĝis 1989 kaj poste kiel iĝinta aŭ refondiĝinta al "Italaj radikoj". La vero estas ke en 1989 ĝi iĝis internacia partio kun siaj propra nomo, kongresoj kaj vivo. Krome vi forgesis aldoni la alilingvajn ligilojn. Ĉu por vi Vikipedio estas ludo kaj vi ludas al tio ke oni korektu viajn fusaĵojn dum vi lude korektas aliajn artikolojn? Mi ne multe ŝatas viajn farojn. Mi esperas, ke vi ŝanĝu viajn labormanierojn.--kani 21:36, 12 Feb. 2012 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Mi ne sciis ke mi verkis la artikolon ege fuŝan, sed pardonu min de mia grava eraro. Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:50, 12 Feb. 2012 (UTC)

Miksaj lingvoj redakti

Mi esperas, ke vi jam kontentiĝis per tiom da artikoloj pri miksaj supozataj lingvoj kiaj japoñol kaj frañol. Vi faras malbonan utilon al Vikipedio ĉar vi mensogas kaj falsigas tion kio estas en aliaj vikipedioj. Vi titoligis tiajn artikolojn (lingvo) kiam en la koncernaj artikoloj oni parolas pri ia miksaĵo aŭ piĝino sed ne pri vera lingvo. Vi inventis tion. Kaj tio ne decas. Bonvolu ne ludi per Vikipedio, male oni devos agi aliel ĉe vi.--Seminario 09:59, 13 Feb. 2012 (UTC)

Stranga. Mi skribis la artikolojn per la franca artikolo. La informoj devus esti vera (eble ke mi faris erarojn en la labormaniero), sed mi estas vere tre surpriza de kion vi diras. Pri la titolo, se vi scias la bonan titolon, mi deziras scii tion bonvolu. Sciu ke mi ne mensogas kaj mi kredas la verajn kaj findindajn informojn, sed miaj labormanieroj povas esti kelkfoje (kaj eble dum kelkaj tempoj) fuŝaj. Pardonu min por tion. Afable kaj honeste, Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:42, 13 Feb. 2012 (UTC)

Sorry for the apparent vandalism redakti

I was trying to get the Tracked template from simple:Template:Tracked and for some reason it didn't work. -- MarkAHershberger(talk) 21:52, 17 Feb. 2012 (UTC)

You can always work here and you can translate the template if you can, but do this translation here before publish your template. Good job ! Ĉiuĵŭd Astroscienco 21:55, 17 Feb. 2012 (UTC)

Toffen - Bonvolu atendi per redaktoj ĝis mi finas la laboron redakti

Kara mi petas vin ankoraŭ foje, ke vi ne tuj enmiksiĝas en la redaktadon, kiam mi kreas novan artikolon. Estas regulo de ĝentileco, ke oni atendu almenaŭ 15 minutojn per propraj intervenoj. Se artikolo estas preta korektoj (se temas pri korektoj kaj ne pli malbonigoj) ja bonvenas! Via intervenoj dum mi redaktas interrompas mian laborfluon anstataŭ helpi. Mi esperas, ke vi tion finfine komprenas, ĉar mi tion ripetadas nun jam la x-an fojon. DidiWeidmann (diskuto) 17:28, 19 Feb. 2012 (UTC)

Komprenita. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 17:33, 19 Feb. 2012 (UTC)

Dankon pro via saluto. redakti

Bonan tagon al vi, kaj dankon pro via saluto. ♪ Vi demandis al mi ĉu mi parolas la franc-lingvon. La respondo estas jesa. Por klareco, mi kreis al mi etan Vikipediistan paĝon kun Babeleja kadro. Ĝis!

-- Oiseau Furtif (diskuto) 16:58, 21 Feb. 2012 (UTC)

Artikolo pri Rêverie (muzikgrupo) redakti

Saluton, antauhieraŭ mi aldonis tekston ĉe la fino de la sekcio "Recenzoj" pri intervjuo en itala radio. Hieraŭ matene kiam mi kontrolis tiu teksto ne plu videblis, kaj mi vidis ke vi ion faris. Do, mi konkludis ke vi forigis la novan tekston - sed ne klarigis vian agon. Sed, iom poste, la teksto reaperis en miaj komputiloj kaj ankoraŭ hodiaŭ videblas. Tamen... unu mia amiko ne vidas la aldonitan tekston kaj neniam vidis ĝin, dum ĉe alia amiko, la teksto videblis, poste malaperis, kaj pli poste reaperis. Do... mi ŝatus demandi vin, ĉu vi fakte forigis tiun tekston? Se jes, kial vi faris tion? Kaj kial mi (kaj almenau unu amiko) povas vidi ĝin? (Mi menciu ke mi estas nova Vikipediisto, do ankoraŭ lernas Vikipediumadon). Ĝis, Sendube 21:42, 21 Feb 2011 (UTC)

Strange, kara Sendube. Honeste, mi ne tuŝis viajn aldonojn (sed mi ĝuste aldonis la ŝablonon {{unua}}. Provo ĉi tie). Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 00:07, 22 Feb. 2012 (UTC)
Kara Ĉiuĵaŭde, dankon pro via respondo! Fakte, en la paĝo "Vidi historion", kiam oni kontrolas la versiojn antaŭ kaj post via interveno, mia aldonita teksto daŭre aperas en la post-intervena versio. Tio indikas ke vi ne forigis tiun tekston. Mi ne ĝuste scias kio estas la ŝablono "unua", sed mi supozas ke temas pri la atentigo supre dekstre ke la artikolo estis verkita unue en Esperanto. Se jes, tio estas tre bona, do mi dankas al vi pro tio! Ĝis, Sendube 8:44, 22 Feb. 2012 (UTC)

Cirilaj nomoj redakti

Unua vere signifas: la artikolo estis verkita unue en Esperanto aŭ en la ceteraj VP-oj mankas pri tio artikolo.

Oni plej ofte uzas prononcon de cirilaj vortoj, vidu:Vikipedio:Esperantigo de rusaj nomoj en Esperanta Vikipedio. (Supozeble ankaŭ en Makedonio.) Se vi ne povas legi la cirilojn, skribu al iu, aŭ al mi almenaŭ 5 titolojn, pri kiuj vi planos fari artikolojn.--Crosstor (diskuto) 09:34, 26 Feb. 2012 (UTC)

Dankon por la ligilo. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 11:42, 26 Feb. 2012 (UTC)
Reiri al la uzanto-paĝo de "Ĉiuĵaŭde/februaro 2012".