Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
:)
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

Bv. uzi la refleksivan pronomon "sia". Ekz, se oni volas diri ke estis la naskiĝtago de Zamenhof kaj Zamenhof festis ĝin, oni dirus "Zamenhof festis sian naskiĝtagon." Mi ĝuste tion skribis en artikolo Pra-esperanto, sed vi iel decidis ŝanĝi ĝin al la erara "...festis lian naskiĝtagon".

Krome, estas neniu neceso majuskligi la vorton "universitato." Zamenhof studis ĉe universitato, ne Zamenhof studis ĉe Universitato (krom se oni parolas pri specifa universitato, ekz. Universitato de Londono). - Kriĉjo 02:02, 1. Jul 2003 (UTC)

Okazis redaktobatalo, kaj mi ne trafis ĉiujn viajn ŝanĝojn. Pri majuskloj, mi ne certas. -- :)

Dime, por favor, ¿por qué el castellano merece más llamarse "español" que el euskara y todos los otros idiomas españoles? Pero supongo que tendremos que decirnos sencillamente que zu hor eta ni hemen, y no lo voy a discutir más contigo. Pero si crees siempre que tienes razón, sólo porque tus opiniones son las que tienen la mayoría de los maketoak, ¡ten cuidado!, porque esto no pruebe nada, y podrás caer en el futuro, verdad... --Wibble 09:17 25. Jul 2003 (UTC)

Pli klaros la diskuto en Diskuto:Kastilia lingvo ol en personaj paĝoj. -- :) 02:15 28. Jul 2003 (UTC)�

Pri la Pozicio de la lingvaj ligiloj bonvolu legi : Vikipedio:Babilejo#Pozicio_de_la_lingvaj_ligiloj. Mi esperas ke vi scipovas la anglan, ĉar mi ne kuraĝas traduki la argumentojn, sed koncerne min, mi konvinkiĝis, inter alie ke per serĉiloj oni tiel trovas la navigilon anstataŭ la fremdlingvajn titolojn kiel unuaj informoj : pli trafe. Sed ni povus ĉi tie debati ĉu oportune aŭ ne. Arno Lagrange 00:53, 16. Jan 2004 (UTC)


Dankon ke vi atente korektis la artikolon pri Frederic PUJULÀ Y VALLÉS. Ĉu hazarde vi havus la energion traduki la paragrafon pri lia katalunlingva verkado el la katalunlingva artikolo ? Arno Lagrange 20:52, 25. Jan 2004 (PST)

Saluton ☺! Malfeliĉe Multi-language search - vi mencias ĝin ĉe via Vikipediista paĝo - ne plu validas. Saluton el Munkeno Gangleri 19:29, 5. Okt 2004 (UTC)

Esperantidoj redakti

Kial vi anstataŭis la mencion Kategorio:Planlingvoj per Kategorio:Esperantidoj en la artikolo Esperantido da Antido ? Ĉu ĝi ne estas planlingvo ? Ĉu ne preferinde lasi ambaŭ : tiu lingvoprojekto estas kaj esperantido kaj planlingvo, ĉu ne ? La utilo enmeti artikolon en kategorion estas faciligi la esploron el la kategoria paĝo. Arno Lagrange  05:17, 15. Okt 2004 (UTC)

Ĉar ĉiu esperantido estas planlingvo. Oni ne amasmetu hierarĥion da kategorioj en artikolo. Nur la plej specifa kategorio. Ekzemple, ĉe hundo ni skribu Kategorio:Kanedoj, ne Kategorio:Mamuloj kaj Kategorio:Bestoj
La listo da Esperantidoj estas sufiĉe granda jam. En Kategorio:Planlingvoj ni havu pli maldetalan vidon.
Eble eĉ indus krei Kategorio:Esperantidoj de Saussure ene de Kategorio:Esperantidoj.
-- :) 00:29, 18. Okt 2004 (UTC)

Kara ! Mi ne tute konsentas kun vi pri hierarkio de kategorioj. Indus kontroli kiuj estas la reguloj en la alilingvaj vikipedioj.

Jes -- :) 00:42, 19. Okt 2004 (UTC)

Min ne ĝenas ke Esperantido estu ordigita sub Kategorio:Planlingvoj kaj Kategorio:Esperantidoj. Ordigo en kategoriojn celas helpi trovi artikolon pri iu temo el la kategoria paĝo.

Kelkaj eroj indas aperi en supra kategorio, aliaj ne. Ekzemple, Ido indus aperi kiel Esperantido kaj kiel planlingvo. Tamen, la interlingvo de DLT nur aperu kiel Esperantido. Same, ĉe Kategorio:Esperantistoj aperu LLZ, Waringhien, Lapenna, kiuj ankaŭ aperindus en X-landaj esperantistoj. Tamen, ne tre konata franca esperantisto aperus nur en Kategorio:Francaj esperantistoj. -- :) 00:42, 19. Okt 2004 (UTC)

Se la hierarkio de la artikoloj estas disdividitaj en tro malgrandajn branĉetojn ĝi fariĝas ne utiligebla. Kontraŭe ekzemple la Kategorio:Esperanto entenas multe tro da artikoloj kaj indus disdividi ĝin en subkategoriojn. Arno Lagrange  07:52, 18. Okt 2004 (UTC)

Estas kialoj por profondaj hierarĥioj kaj por larĝaj. Ni kolektu rekomendojn en Vikipedio:Kategorioj -- :) 00:42, 19. Okt 2004 (UTC)